Schiller-migradopado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schillershöhe - la monumento omaĝe al Schiller, kiu troviĝas je la fino de la pado, en la urboparto Volkstedt.

La Schiller-migradopado (germane: Schiller-Wanderweg) estas 11,9 kilometrajn longa, literatura aventurpado en Rudolstadt. Dufoje kliniteco de 50 m soben kaj malsoben estas transgrimpota.

Celo

En la centro de la pado estas la lokoj de loĝado kaj de agado de Friedrich Schiller kiel ankaŭ la ĉarma ĉirkaŭaĵo natura: ekz. la arbaretoj, la vilaĝo Mörla kaj la preskaŭ italiaj riverbordoj de Saale.

Gravaj stacioj

La naŭ stacioj estas jenaj:

  • festoplaco Bleichwiese: kun senkosta parkejo, proksime de la urbo
  • iama sonorilfarejo: ofte vizitata loko, kie Schiller informiĝis pri la sonorilmuldado por sia famekonata verko Lied von der Glocke
  • urba kirko Sankta Andreo: trinava kirko, lasta alikonstruo en 1635
  • Heißenhof: loĝejo de la familio von Lengefeld ĝis la morto de la patro Karl Christoph von Lengefeld en 1776
  • rezideja kastelo Heidecksburg: fortimpresa kastelego baroka el la 18-a jarcento
  • Schillerhaus: renkontiĝloko kun Goeto kaj kun la filinoj Lengefeld-aj
  • Güldene Gabel: iama gastejo, ne malproksime de la lengefeld-a loĝdomo. Tie ĉi Schiller tranoktis unuafoje en Rudolstadt en decembro de 1787.
  • iama loĝejo de la kantoro Unbehaun: tie ĉi Schiller loĝis dum sia rudolstadt-a somero en la 1788-a jaro
  • Schillershöhe: memorigloko pri Schiller el la jaro 1830-a en alloga natura medio

Indekso de la trairendaj stratoj kaj de la domoj survoje

Festplatz Bleichwiese, Saalebrücke, Gartenstraße, Stadtmühle, Am Bache, Haus zur Glocke, Stadtkirche St. Andreas, Heißenhof, Schloßaufgang, Schloßpark Mittlere Terrasse, Schloßhof, Teehaus, Jägerhof, Vorderer Hainweg, Mörla, Mörlagraben, Gebinstraße, Schloßstraße, Lutherstraße, Weinbergstraße, Bebelstraße, Schillerstraße mit Schillerhaus, Fröbelhaus, Stiftsgasse, Handwerkerhof, Altes Rathaus, Marktbrunnen, Markstraße (Fußgängerzone), Anton-Sommer-Straße, Theater, Saaldamm, Elisabethbrücke, (Große Wiese, Gondelstation, Schillershöhe, Mühlberg, Cumbach, Pulverturm, Kleingartenanlage,) Thüringer Bauernhäuser, Heinepark, Bleichwiese.

Rimarko: La stratoj metitaj inter parantezoj apartenas al la plej granda versio de la pado.

Fonto

Faldfolio eldonita fare de: Thüringer Gebirgs- und Wanderverein, Rudolstadt 2012

Eksteraj ligiloj

Migradopadoj en Rudolstadt.