Schkortleben

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schkortleben
Schkortleben (Germanio)
Schkortleben (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Burgenland
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 034446
Poŝtkodo 06688
Aŭtomobila kodo BLK
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 15′ N, 12° 1′ O (mapo)51.24305555555612.015833333333Koordinatoj: 51° 15′ N, 12° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 92 m
Areo 7,05 km²
vdr

Schkortleben estas eksa administra komunumo kaj nuna parto de la urbo Weißenfels en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Burgenland de la federacia lando Saksio-Anhalto, kaj ĝis administra reformo en julio 2007 estis parto de pli malgranda distrikto Weißenfels. Ekde plia administra reformo en septembro 2010 ĝi iĝis parto de la urbo Weißenfels. Ĝis tiu momento ĝi estis parto de komunumaro, do kunlabora administra ligo de pluraj komunumoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Saaletal. La 31-an de decembro 2009 la komunumo havis 593 loĝantojn.

Schkortleben situas borde de la rivero Saale.

Historio kaj vidindaj aferoj[redakti | redakti fonton]

En la impostoregistro de la klaranina monaĥinejo de Weißenfels la vilaĝo Schkortenfels unue endokumente menciitis. La vilaĝon karakterizas la vinkultivado; ekde 1998 ĝi kromnomatas "Weindorf / Vinvilaĝo". Saale-biciklovojo tuŝas la lokon; la porbiciklista preĝejo en Kriechau invitas la sportemulojn iomete ripozumi kaj meditadi. Vidinda estas ankaŭ la ruino de la preĝejo de Schkortleben.

la (porbiciklista) kirko de la loĝloko Kriechau