Schlösserstraße (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LaSchlösserstraße estas unu el la plej gravaj piediraj zonoj en Erfurto. La ĉirkaŭ 500 metrojn longa stratu unuigas la Fiŝbazar-placon nordokcidente kun la Anger-placo sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia unua mencio dokumente estis kiel slohzergahze en 1350, estante multe pli malnova. La nomo referencas al la korporacio de la seruristoj, kiuj setlis en tiu ĉi strato mezepoke. Ĝi estis parto de la transeŭropa Reĝa Vojo. La strato kondukas trans la rivero Gera sur la ponto Schlösserbrücke. En la 1826-jaro strateto iĝis strato ankaŭ per oficiala nomigo: de Schlössergasse iĝis Schlösserstraße. De 1946-90 ĝi nomiĝis Hermann-Jahn-strato laŭ la urbestro Hermann Jahn.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La grandvendejo Breuninger nokte.

De la Anger-placo ĝis la ponto oftas konstruaĵoj el la historiismo. La unuajn domojn en la direkton de Anger-placo detruitis per bombardo dum la Dua mondmilito; nur tiam iĝis libera areo kie konstruitis dum la 1970-aj jaroj la t.n. Angereck, en 2000 akre diskutita nova konstruaĵo (kun librovendejo i.a.).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Hodiaŭa graveco[redakti | redakti fonton]

Ekde 1990 la Schlösser-strato estas butikumadstrato. Meze veturadas tramoj ĝis Anger-placo respektive Katedral-placo.