Schleitheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schleitheim
Blazono de Schleitheim
Schleitheim kun vilaĝa rivereto
komunumo en Svislando • limurbo
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distrikoj en Kantono Ŝafhaŭzo
Koordinatoj  47° 45' N 8° 27' E
Areo 21,63 km²
Alteco 480 m super marnivelo
Poŝtkodo 8226
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Schleitheim
vdr

Schleitheim estas komunumo en la Kantono Ŝafhaŭzo. Kun 1723 loĝantoj ĝi apartenas al la pli malgrandaj komunumoj en Svislando. La komunumo vivas ĉefe de loka etindustrio kaj agrikulturo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Schleitheim troviĝas apud la landlimo de Germanio en monteta kaj arbara regiono meze en la kamparo. Tra la vilaĝo fluas vilaĝa rivereto, kiu donas al la komunumo pitoreskan aspekton.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Inter 1905 kaj 1965 Schleitheim estis la dogana haltejo de la tramlinio inter Ŝafhaŭzo kaj Oberwiesen en Germanio. En la kontraŭ-trama epoko dum la aŭto-manio de la 60-aj jaroj la tramlinio estis fermita favore al aŭtobuslinio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la romia epoko en Schleitheim troviĝis la romia setlejo Iuliomagus, de kies banejo arkeologoj trovis la restaĵojn.

En februaro 1527 okazis en Schleitheim la Konfeso de Schleitheim, sekreta konferenco de la Anabaptistoj sub la givdo de la martiro Michael Sattler.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En Schleitheim en la 18-a kaj 19-a jarcento estis ekspluatita gipso. Al tio rememorigas hodiaŭ la Gipsmuzeo de Schleitheim, kiu fondiĝis en 1938. Krome ekzistas ankaŭ interesa vilaĝa muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]