Schlieren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schlieren
Blazono de Schlieren
Gasejturo de Schlieren
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dietikon
Koordinatoj  47° 23′ 57″ N 8° 27′ 0″ O / 47.39917 °N, 8.45000 °O / 47.39917; 8.45000 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 57″ N 8° 27′ 0″ O / 47.39917 °N, 8.45000 °O / 47.39917; 8.45000 (mapo)
Areo 6,38 km²
Alteco 394 m super marnivelo
Poŝtkodo 8952
Komunumkodo 0247
Mapo de Schlieren
vdr

Pri la komunumo

Schlieren estas urbo en la distrikto Dietikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 13753 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 15212 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Limato kaj limas sudoriente al la urbo Zuriko, sudokcidente al la komunumo Urdorf, okcidente al la urbo Dietikon, nordokcidente al la komunumo Unterengstringen kaj nordoriente al Oberengstringen.

Trafiko

Rekte la urbolimo kun Zuriko situas la finhaltejo de la tramlinio n-ro 2 kaj de la trolejbuslinio n-ro 31 de la Trafikkompanio de la urbo Zuriko. Sur la teritorio de Schlieren troviĝas stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj ankaŭ per diversaj aliaj lokaj buslinioj Schlieren estas bonete konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio.

Ekonomio

Schlieren estas industria urbo, kie jam tradicie troviĝis diversaj gravaj entreprenoj kiel ekzemple la iama Schindler-Vagon- kaj Lift-Fabriko, sur kies teritorio hodiaŭ estiĝis multaj novaj altteknologiaj entreprenoj kaj la presejo de la Neue Zürcher Zeitung (NZZ) Nova Zurika Ĵurnalo.

Historio

La unua dokumenta mendio datiĝas de la 1-a de junio 828 kiam la bienestro Nandheri el Würenlingen testamentis sian havaĵon en Sleiron al la Monaĥejo Sankt-Galo. Schlieren estis ĝis la jaro 1415 habsburga posedaĵo. Post la konkero de Argovio per la Svisa Ĵurkomunumo ĝi fariĝis parto de la grafejo Baden. En la jaro 1803 post la malfondo de la Helveta Respubliko ĝi fariĝis parto de la Kantono Zuriko unue kiel parto de la distrikto Zuriko kaj ek de la 1-a de julio 1989 kiel parto de la nove fondita distrikto Dietikon.

En la jaro 1777 la pastoro Heinrich Keller fondis sian unua lernejon por neaŭdantaj infanoj, kiam li akceptis du surdajn knaboj en sia pastorejo.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto