Schmücke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gastejo en Schmücke.
La vetermezura stacio.
Neĝo en marto de 2009 ĉe la palisaro de la vetermezurejo.

Schmücke estas setlejo kie konsistas el gastejo kun noktrestadejo kaj vetermezura stacio ĉe Rennsteig en la Turingia Arbaro. Ĝi apartenas al Gehlberg, urbokvartalo de Suhl, Germanio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas sur montplataĵo je la alteco de 916 m super la marnivelo kaj apartenas al la komunumo de Gehlberg. Mallonge for trovgihas grava mezurstacio por la tutgermana aermezurreto.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la 2009-a jaro Schmücke estis - kun 1292 sunaj horoj - la plej malsuna loko en Germanujo[1]. Samtempe nenie alie en Turingio pluas pli ol en Schmücke (pojare 1288,3 mm)[2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kie la Salzmannstraße, la malnova komerca vojo de Elgersburg al Suhl, transpasis Rennsteig kaj transverse sekcas la Hamburger-straton inter Oberhof kaj Frauenwald, troviĝis jam frue modestaj dometaĉoj protektadaj.

La unua endokumenta mencio estis en 1516 (la nomo Schmücke venis nur poste), kiam tie ĉi estis dometo el bretoj nomita Schneehaus. En 1812 la domposedantoj ekrajtis gastigadi. En 1823 oni komencis konstrui fortikan kaj stabilan domon, kiu ricevis en 1851/52 noktrestadĉambron kaj manĝosalonon. Tiam farmis la tuton Johann Friedrich Joel, kiu estis turingia originalulo kaj pri kiu cirkuladis multaj onidiroj kaj anekdotoj.

La ekfloro turisma de proksima Oberhof pozitive sentitis ankaŭ en Schmücke. Oni eĉ instalis poŝtejon surloke! Je la fino de la Dua mondmilito la domo ege damaĝitis. En 1954/55 oni rekonstruis kaj pligrandigis ĝin. Ĝi ekservis kiel feria hejmo. Hodiaŭ ĝi estas hotelo en privata posedo kaj estas frekventita de multaj migrantoj, biciklistoj kaj skikurantoj.

Subnotoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mechthild Henneke: Wetterextreme in Deŭtschland 2009, en: Südkurier de la 28-a de aprilo 2010
  2. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]