Diepoldsau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schmitter)
Diepoldsau
Blazono de Diepoldsau
Fervojo de la internacia rejnregluigo inter Widnau kaj Diepoldsau
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 766966 / 250408 (mapo)47.3833333333339.65Koordinatoj: 47° 23′ N, 9° 39′ O; CH1903: 766966 / 250408 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5807
Areo 11,23 km²
Alteco 410 m super marnivelo
Poŝtkodo 9444
Komunumkodo 3234
Mapo de Diepoldsau
vdr

Diepoldsau (en la rejnvala dialekto de la alemana lingvo: Tippilzou) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 5 662 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 5 807 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Diepoldsau situas plejparte oriente de Rejno kies vojo dum la rejnreguligo estis rektigita. La Malnova Rejno formas la limon inter Aŭstrio kaj Svislando. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Diepoldsau kaj Schmitter kaj tial estas ankaŭ konata sub la nomo Diepoldsau-Schmitter.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Diepoldsau limas en nordo al Widnau, en nordoriento al Lustenau (Austrio), en oriento al Hohenems (Austrio), en sudo al Altach (Austrio), en okcidento al Oberriet, kaj en nordokcidento al Balgach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Diepoldsau akireblas de la stacidomo Heerbrugg per poŝtaŭtobuso en malmultaj minutoj. La komunumo ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A13.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba informo pri Diepoldsau datiĝas el dokumento de la jaro 890 au 891, kiu mencias Thiotpoldesouua kiel reĝa arbaro. En la jaro 1129 la germana reĝo Frederiko donacis la bienon Dipoldsau al la Monaĥejo Sankt-Galo. En la jaro 1795 la bieno Diepoldsau aĉetis por 1200 guldenojn sian liberecon de la Princabatejo Sankt-Galo. En la jaro 1803 post la malfondo de la Helveta Respubliko Diepoldsau fariĝis aŭtonoma politika de la tiam nove fondita Kantono Sankt-Galo. En la jaro 1883 Widnau post longa lukto sendependiĝis de Diepoldsau kiel propra politika komunumo. En la jaro 1892 estis subskribita la internacia ŝatata kontrakto inter Svislando kaj Austrio pri la reguligo de la Rejno, kiu ĝis tiam periode inundis la ebenaĵon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]