Oberbalm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Schneitershus)
Oberbalm
Blazono de Oberbalm
Blazono de Oberbalm
Blazono de Oberbalm
Ligna biendomo en Oberbalm
Ligna biendomo en Oberbalm
Ligna biendomo en Oberbalm
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Berno
Koordinatoj  46° 52′ 25″ N 7° 24′ 15″ O / 46.87361 °N, 7.40417 °O / 46.87361; 7.40417 (mapo)Koordinatoj: 46° 52′ 25″ N 7° 24′ 15″ O / 46.87361 °N, 7.40417 °O / 46.87361; 7.40417 (mapo)
Nombro de loĝantoj 865
Areo 12,41 km²
Alteco 821 m super marnivelo
Poŝtkodo 3096
Komunumkodo 0357
Mapo de Oberbalm
Mapo de Oberbalm
Mapo de Oberbalm
vdr


Oberbalm estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Berno kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 865 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberbalm situas en la Svisa Mezlando, proksimume 5 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno. La sudokcidentan limas de la komunumo formas la rivero Schwarzwasser, kie sur alteco de 600 m s.m. troviĝas la plej malalta punkto de la komunumo. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 940 m s.m. sur la monteto Tschuggen. La nordan limon formas la rojo Scherlibach. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberbalm kaj la vilaĝetoj Weier (en nordokcidento sur alteco de 719 m s.m.), Chligschneit (en okcidento sur alteco de 741 m s.m.), Schlatt (en sudokcidento sur alteco de 734 m s.m.), Borisried (en sudo sur alteco de 879 m s.m.), Schneitershus (en sudsudoriento sur alteco de 891 m s.m.), kaj Oberflüe (en oriento sur alteco de 927 m s.m.). Krome al la komunumo apartenas multnombraj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,41 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 74,0% servas por agrikulturo kaj 4,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberbalm limas en nordokcidento kaj en nordo al Köniz, en oriento al Wald, en sudoriento al Niedermuhlern, en sudo al Rüeggisberg, kaj en sudokcidento al Schwarzenburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberbalm situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka vojo de Niederscherli (komunumo Köniz) al Niedermuhlern. Per la poŝtaŭtolinio de Köniz al Riggisberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberbalm datiĝas el la jaro 1228 kiel Balmes. La mezepoka pilgrimejo apartenis al la Grafoj de Laupen-Sternenberg kies prasidejo troviĝis supre de Scherliau proksime de Oberbalm. Ĝi estis parto de la kampargrafejo Arburgonjo kaj ek de la jaro 1388 de la berna kampartribunalo Sternenberg. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Oberbalm estis atribuita al la distrikto Berno, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]