Scho-Ka-Kola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metalskatolo de Scho-Ka-Kola
Metalskatolo kun ses pecoj de Scho-Ka-Kola

Scho-Ka-Kola estas varomarko de germana ĉokolado, kiu entenas aldonan kafeinon de kakao, rostita kafo kaj kolao-nukso. La ĉokolado estas dividita en du tavoloj de po ok triangulformaj pecoj enpakitaj en ronda metalskatolo. La fasonado kaj recepto ŝanĝiĝis tre malmulte ekde la origina produktado.

Ingrediencoj: kakao, sukero, kakao-butero, kafo (2,6%), laktopulvoro, pulvoro de kolao-nukso (1,6%), soj-lecitino (emulsigilo), E 476 (emulsigilo), aromo. Scho-Ka-Kola povas enteni iomete da aveloj, migdaloj kaj gluteno.

Versioj: amara (en ruĝa-blanka skatolo), lakta (en blua-blanka skatolo) kaj lakt-nuksa (en verda-blanka skatolo; nuntempe ne ofertata).

Historio[redakti | redakti fonton]

Scho-Ka-Kola estis kreita de firmo Hildebrand, Kakao- und Schokoladenfabrik GmbH en 1935 kaj enkondukita okaze de la Somera Olimpiko 1936 kiel sportĉokolado. Dum la dua mondmilito ĝi estis nomita aviadista ĉokolado (germane: "Fliegerschokolade"), ĉar ĝi estis parto de la nutropakoj de la germana aerarmeo. Dum la okupado Scho-Ka-Kola estis distribuita al la germana loĝantaro de la aliancanoj.

En 1969 d-ro Hans Imhoff transprenis la firmaon kaj ankaŭ aĉetis Stollwerck AG de Deutsche Bank por la distribuado. La 1an de Julio 2005 Genuport Trade AG akiris ĉiujn varomarkajn kaj distribuadajn rajtojn rilate la produkton. Aktuale ĝi estas produktata en Berlino kaj havebla en Germanujo kaj kelkaj interret-vendejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]