Schongau LU

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo LU en Schongau LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Schongau.

Schongau
Blazono de Schongau
Blazono de Schongau
Schongau
Vilaĝocentro kaj preĝejo de Schongau
Vilaĝocentro kaj preĝejo de Schongau
Vilaĝocentro kaj preĝejo de Schongau
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 16′ 3″ N 8° 15′ 29″ O / 47.26750 °N, 8.25806 °O / 47.26750; 8.25806 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 3″ N 8° 15′ 29″ O / 47.26750 °N, 8.25806 °O / 47.26750; 8.25806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 866
Areo 12,46 km²
Alteco 639 m super marnivelo
Poŝtkodo 6288
Komunumkodo 1041
Mapo de Schongau
Mapo de Schongau
Mapo de Schongau
vdr

Schongau (prononcu: ŝongaŭ; en la loka alemana dialekto Schoonge) estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schongau situas sur alteco de 639 m s.m. ĉe la norda flanko de la monto Lindenberg super la Lago de Hallwil.

Al Schongau apartenas la norda komunumoparto Niederschongau, kiu konsistas el Hinterdorf kaj Vorderdorf, la centra parto Mettmenschongau kaj Oberschongau en la oriento. Krome al la komunumo apartenas la setlejoj Chalchtaren, Rüdikon, Kretzhof, Peyerhof kaj Luckel.

La komunumo etendiĝas sur areo de 12,43 km², kiu servas je 70,4% por agrikulturo, 3,5% estas setlejoj, dum la ceteraj 26,1% de la komunuma teritorio estas kovritaj de arbaro.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schongau situas norde de Fahrwangen kaj Bettwil (ambaŭ en Kantono Argovio), en oriento al Buttwil (Kantono Argovio), en sudo al Hitzkirch, kaj en okcidento al Aesch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schongau situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per buslinio al Hitzkirch.

La plej proksima aŭtovojalveturejo situas en Lencburgo al la nacia svisa aŭtovojo A1 en distanco de 19 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Schongau datiĝas el la jaro 831 el dokumento per kiu iu Adalberto heredigis al la Monaĥejo Sankt-Galo sian havaĵon en Scongaua.

En mezepoko Schongau estis posedaĵo de la Grafoj de Lencburgo kaj poste fariĝis servuto de la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Abatejo de Beromünster. Komence de la 15-a jarcento la Habsburgoj pandigis la komunumon al Wilhelm von Grünenberg, kiu ĝin vendis en la jaro 1415 al la urbo Sursee. La vilaĝo tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 apartenis al la Mikaela distrikto. Dum la 5 jaroj de la Helveta Respubliko Schongau apartenis al la tiama helveta distrikto Beromünster, kaj ek de 1803 ĝi estas parto de la lucerna distrikto Hochdorf.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]