Schupfart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schupfart
Blazono de Schupfart
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Rheinfelden
Koordinatoj  47° 30′ 55″ N 7° 58′ 00″ O / 47.51528 °N, 7.96667 °O / 47.51528; 7.96667 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 55″ N 7° 58′ 00″ O / 47.51528 °N, 7.96667 °O / 47.51528; 7.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 761
Areo 7,05 km²
Alteco 457 m super marnivelo
Poŝtkodo 4325
Komunumkodo 4259
Mapo de Schupfart
vdr

Schupfart estas urbo komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 761 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas en la supra parto de la valo de Fischingen, kiun trafluas la rivereto Fischingerbach norde de la Frick-Valo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,05 km², de kiuj 2,28 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,49 de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 749 m s.m. sur tavolrando de la monto Thiersteinberg, kiu apartenas la la Ĵurasa Montaro, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 408 m s.m. ĉe la bordo de la rivereto Fischingerbach.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Schupfart limas en nordo al Münchwilen kaj Eiken, en nordoriento al Frick, en sudoriento al Gipf-Oberfrick, en sudokcidento al Wegenstetten, en okcidento al Hellikon, kaj en nordokcidento al Obermumpf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Schupfart estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Möhlin al Wegstetten. Kvankam la komunumo situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĝi estas facile atingebla, ĉar la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 troviĝas en distanco de nur 4 kilometroj norde en Eiken.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Schupfart datiĝas el la jaro 1259 kiel Schuphart.

En mezepoko Schupfart estis posedaĵo de la Habsburgoj, kiuj ĝin de 1468 ĝis ties teruo pandigis kun la tuta Frick-Valo al Burgonjo. En la jaro 1797 la regiono estis konkerita de francaj trupoj. Post mallonga franca regado, ĝi kun la tuta Frick-Valo fariĝis en 1802 parto de la Helveta Respubliko kaj en 1803 kiel komunumo de la distrikto Rheinfelden de la nova Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]