Schwanberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
en la kastela parko: tombeja memorejo pri la eksaj kavaliroj de Schwanberg

La kastelo Schwanberg [prononco "Ŝvanberk", laŭvorte "cigna monto"] situas sur la samnoma mono Schwanberg (474 metroj) ene de la arbarego Steigerwald [prononco "Ŝtajgavalt"] en la distriktaro Malsupra Frankonio de Bavario (Germanio). La unua burgo sur la monto probable konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1250, sed detruiĝis dum la jaro 1633 kadre la Tridekjara Milito, post kiam la lokuloj dum la unua duono de la milito en la fortikaĵoj sukcese serĉis protekton. Komence de la 18-a jarcento konstruiĝis la nuna kastelo, kiu estis kompletigita per granda kastela parko, kaj dum la 20-a jarcento per multaj aldonaj konstruaĵoj, tiel ke ekestis granda seminariejo de la luterana eklezio.

23-a Internacia Seminario[redakti | redakti fonton]

En tiu seminariejo inter la 27-a de decembro 1979 kaj 3-a de januaro 1980 okazis la 23-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo, kiu pritraktis la temon "Eŭropo kaj la Tria Mondo", kaj estis tre sukcese subtenita per materialoj kaj fakuloj de la nacia germana ministerio pri ekonomia kunlaboro. La seminario kiel la antaŭaj sciencaj studentaj kunvenoj el tiu serio havis pli-malpli 150 lokojn por partoprenantoj, kaj la organizantoj estis surprizitaj ke venis signife pli ol 250 partoprenantoj, kiujn necesis gastigi en provizoraj dormejoj.

la granda parka tilia aleo

Tiu drasta plipopulariĝo de la evento, kiu ankoraŭ kreskis dum la sekvaj jaroj, kaŭzis la pripenson dividi la eventon en du partajn arangojn, la Internaciaj Seminarioj por la pli junaj lernejaj kaj studentaj partoprenantoj kaj la Internaciaj Festivaloj por la iom pli aĝaj seminarianoj, la ĵusaj eks-studentoj kaj junaj familioj. Dum malmultaj sekvaj jaroj la du eventoj dum la jarfina semajno ĉirkaŭ silvestro okazis en la sama ejo, tiam ili devis loke disiri, ĉar ne plu troveblis sufiĉe grandaj seminariejoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 49° 43' 18" N, 10° 16' 29" O