Schwarz auf Weiß

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nigre sur blanke
filmo
Originala titolo Schwarz auf Weiß
Produktadlando Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 2009
Daŭro 85 min
Ĝenro dokumenta filmo
Reĝisoro(j) Susanne Jäger
Pagonis Pagonakis
Filmita en Germanio
Ĉefrolantoj Günter Wallraff
Produktinta firmao www.schwarzaufweiss.x-verleih.de
Distribuo X Filme
vdr

Nigre sur blanke (germ.: Schwarz auf Weiß) estas kaŝesplora dokumentario pri la ĉiutaga rasismo kontraŭ nigruloj en Germanio: la konata ĵurnalisto Günter Wallraff, fama pro siaj kaŝesploroj kamuflas sin kiel Kwami, nigra enmigrinto, kaj vojaĝas tra la lando, kaŝita kamerao sekvas lin.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Nigra migranto vojaĝas tra Germanio kaj esploras la gastamon de la lokuloj. Kion la homoj renkontitaj ne scias: Tiu nigrulo fakte estas Günter Wallraff. Dum unu jaro da kaŝesploro la ĵurnalisto survojas ĉie en la lando kaj travivas proprakorpe, kiel germanoj traktas nigrajn kuncivitanojn.

Li renkontas futbalfervorulojn kaj koloniĝardenulojn, ŝafhundklubanojn kaj kermesumantojn, kaj kvankam li mem ĉiam restas afable kaj ĝentile, la respondoj ne estas tiaj.

Citaĵo
 Oni devas kamufli sin por senmaskigi la socion, devas trompi kaj simuli, por eltrovi la veron. 
— Günter Wallraff, 1985

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]