Schwarzbach (Majno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarzbach (Majno)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 31,44 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Hesio
vdr
rivereto Schwarzbach

Schwarzbach (elp. [ŜVARCbaĥ], signifas "nigra rojo") estas 31,4 km longa rivereto (15,6 km, se preterlasi la rivereton Dattbach, kiu enfluas ĝin), enfluanta la riveron Majno denorde (dedekstre). Ĝi situas en la federacia lando Hesio de Germanio, ĉe la koordinatoj 50° 3' 17" norde kaj 8° 30' 31" oriente, malmultajn kilometrojn okcidente de Frankfurto ĉe Majno. La rivereto ricevas la defluon de regiono ampleksanta ĉ. 134,8 km². Historie ĝi gravis kiel la orienta limo de la govo (regioneto) Niddagau.

Vojo[redakti | redakti fonton]

La rivereto fontas je la nomo Dattenbach proksime de Oberrod, komunumoparto de la urbo Idstein. Post kunfluo kun la rojo Daisbach sude de Eppstein ĝi nomatas Schwarzbach kaj de tie fluas interalie tra la komunumoj Hofheim am Taunus kaj Kriftel. Proksime de Hattersheim ĝi enfluas la Majnon.