Schwarzburg-Sondershausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Schwarzburg-Sondershausen
Origina nomo Schwarzburg-Sondershausen
 Graflando Schwarzburg 15991920 Turingio 

princlando • state in the Confederation of the Rhine
Geografio
Schwarzburg-Sondershausen (griza) en la Germana Regno
Schwarzburg-Sondershausen (griza) en la Germana Regno
Ĉefurbo:
Areo:
862 km² (1910)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
89 917 (1910)
Ŝtat-strukturo
1599-1697: Graflando
1697-1918: Princlando
1918-1920: Respubliko
Patrina lando:
Estiĝo:
1599 Divido de la Graflando Schwarzburg
Pereo:
1920 unuiĝo kun aliaj turingiaj ŝtatoj al Turingio
Antaŭaj ŝtatoj:
Graflando Schwarzburg Graflando Schwarzburg
Postsekvaj ŝtatoj:
Turingio Turingio
Historio
vdr

Schwarzburg-Sondershausen estis graflanda, poste princlanda kaj fine respublika ŝtato sur germana teritorio en la regiono Turingio, kiu estiĝis en 1599, kaj kiu pereis en 1920.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1599, la princlando Schwarzburg-Sondershausen estis unu de du postsekvaj ŝtatoj de la graflando Schwarzburg, kiu estis dividata inter ambaŭ fratoj de la grafo Günther la 39-a, kiu regis super Schwarzburg kaj mortis sen filo, kiu povus esti heredinta ties landon. Unu de la fratoj de Günther, kiu nomiĝis Johann Günther, fondis la princejon Schwarzburg-Arnstadt (poste nomiĝanta Sondershausen), la alia, Albrecht, kreis la ŝtaton Schwarzburg-Rudolstadt. En Schwarzburg-Arnstadt lokiĝis la urbetoj kaj vilaĝoj Sondershausen, Ebeleben, (Groß-/Klein-)Bodungen, Keula, Scherenberg, Haßleben, Greußen, Ehrich, Arnstadt, Käfernburg kaj Gehren. Ekde 1716, la princlando nomiĝis Schwarzburg-Sondershausen pro heredaj kialoj.[1]

Demografio kaj ekonomio[redakti | redakti fonton]

La nombro da loĝantoj en Schwarzburg-Sondershausen preskaŭ duobliĝis el 46 453 personoj en 1819 al 89 917 en 1910. La plejmulto de la popolo, t.e. 60%, vivis en ruraj regionoj, kio rezultis en la graveco de komerco kun agrikulturaj produktoj (i.a. cerealo, ligno, lano kaj ŝpinaĵo). Je la fino de la 19-a jarcento, tamen, la porcelana kaj vitra industrioj kaj la konstruado de maŝinoj, instrumentoj kaj aparatoj aldoniĝis al la ekonomio de la ŝtato. Krome, brunkarbo kaj fero estis elminigataj kaj en la urboj Arnshall kaj Arnstadt po lokiĝis unu salfarejo. Ekde la jaro 1896, la sindikato Glückauf plirapidigis la elminigon de kalia salo, kio ebligis al ĥemia fabriko la setlon en la provinca ĉefurbo Sondershausen.[2]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Fürstentum Schwarzburg-Sondershausen Geschichte (germane). Deutsche Schutzgebiete. Alirita la 20-an de Aprilo 2014.
  2. . Schwarzburg-Sondershausen (germane). Thüringer Universitäts- und Landesbibliothek Jena. Arkivita el la originalo je 2014-04-20. Alirita la 20-an de Aprilo 2014.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]