Sciegula simptomaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sciegula simptomaro estas vorto uzata por karakterizi homojn, kiuj havas eksterordinarajn mensajn kapablojn en kelkaj kampoj, sed ankaŭ gravajn mensajn malkapablojn aŭ handikapojn en multaj aliaj kampoj. En multaj lingvoj oni nomas ĝin Savant-sindromo, laŭ la franca vorto savant, kiu signifas erudiciulo, klerulo, scienculo, kaj adjektive lertasperta.

Temas pri kondiĉo ofte kunligita al aŭtismo. Sciegul-simptomaruloj ofte havas nekredeblajn memor-kapablojn. Multaj el ili povas memori longajn listojn de faktoj, statistikoj, nombroj aŭ datoj, post kiam ili vidis ilin nur unu fojon. Ili ankaŭ ofte kapablas fari nekredeble komplikajn mensajn kalkulojn sen ia helpilo, nur enkape. Ili kelkfoje ankaŭ kapablas precize taksi distancojn kaj angulojn sen mezurilo, aŭ diri precize kiu tago de la semajno estos en iu ajn dato dum dekoj da miloj da jaroj de nun. Ĉi tiuj individuoj kutime ne kapablas havi ordinarajn sociajn rilatojn, aŭ fari ordinarajn ĉiutagajn taskojn (kvankam ekzistas esceptoj).

Ne estas klare, en kiu maniero sciegul-simptomaruloj evoluigas ĉi tiujn kapablojn, sed kutime iliaj cerboj aspektas normalaj al sciencistoj. Estas kazoj de individuoj, kiuj akiras ĉi tiujn nekredeblajn kapablojn post akcidento aŭ bato sur la kapo. Ekzemple, la Usonano Orlando Serrell estis ordinara infano ĝis la aĝo de 10 jaroj, kiam li estis batita sur la kapo akcidente dum li ludis basbalon. De tiam, li kapablas memori precize kie li estis kaj kia estis la vetero en ĉiu tago de sia vivo post la akcidento.


Kim Peek, bildo disponigita de Darold A. Treffert, MD, kaj Wisconsin Medical Society.

Unu el la plej konataj sciegul-simptomaruloj estas la usonano Kim Peek. Li estis la inspiro por la fama filmo Rain Man, en kiu Dustin Hoffman rolas kiel aŭtisma sciegul-simptomarulo. Kim Peek naskiĝis kun damaĝita cerebelo, kaj sen la neŭronoj kiuj konektas la du flankojn de la cerbo. Li kapablas fari nekredeblajn mensajn kalkulojn, kaj li ankaŭ kapablas memori enormajn kvantojn da materialo. Li povas legi libron en pli-malpli unu horo kaj memori preskaŭ ĉion, kion li legis en ĝi. Tamen li havas malfacilaĵojn fari ordinarajn agojn, ekzemple vesti sin, kaj li marŝas en nekutima maniero. Li ankaŭ ne kapablas kompreni metaforojn aŭ dir-manierojn.

Alia nuntempa sciegul-simptomarulo estas Daniel Tammet, naskiĝinta en 1979, kiu persone renkontiĝinte kun Kim Peek atestis, ke ili sentas sin similaj. Tammet interalie havas apartan kapablon pri matematiko kaj pri lingvolernado: li regas 11 lingvojn (inter ili Esperanton), montris ke li povas akiri novan lingvon en unu semajno. Li kapablis ankaŭ eldiri la nombron π ĝis 22 514 decimaloj, kio daŭris pli ol kvin horojn.