Scienca Revuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Scienca Revuo
Kovrilpaĝo de la n-ro 232 (jaro 2015)
Kovrilpaĝo de la n-ro 232 (jaro 2015)
scienca gazeto
Speco faka revuo

Posedanto Internacia Scienca Asocio Esperanta
Redaktisto Johannes Mueller
Establodato 1949
Prezo 12 EUR
ISSN 0048-9557

Retejo Aktuale.Scienca-Revuo.info
vdr

Scienca Revuo estas organo de la Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kiu alportas fakajn artikolojn pri diversaj sciencaj temoj. La revuo aperas ekde 1949 kaj estas daŭriganto de la Internacia Scienca Revuo fondita en 1904. De 1949 ĝis 1954 ĝi estis eldonita de privata eldonejo Muusses en Nederlando kaj ĝin redaktis W.P. Roelofs kaj G. F. Makkink. Poste la redaktadon transprenis P-ro Boĵidar Popoviĉ kiu fariĝis la sekretario de ISAE. La revuo tiam estis presita en Jugoslavio. Ekde la jarvolumo 21 la revuo aperis 6-foje jare minimume po 32 paĝoj en pli granda formato.

Ĝis la fino de 2011 la redaktisto estis Rüdiger Sachs kaj kunredaktisto (iama redaktisto) Josef Kavka. Komence de 2012 tiun rolon transprenis Johannes Mueller.

Kutime la revuo aperas kvarfoje jare, ĝis 2011 nur paperforme. Ekde 2012 ekestis nova eldonsistemo, kiu inkluzivas retajn versiojn de la revuo[rompita ligilo]. La revuo ne aperis ekde 2015.

Historio de la revuo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la dua mondmilito jam ekzistis antaŭaj projektoj, nome Internacia Scienca Revuo, Scienca Gazeto, Teknika Revuo kaj Bulteno de ISAE.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]