Scienca urbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scienca urbonaukograd (ruse Наукогра́д Росси́йской Федера́ции) en Rusio estas urba municipo kun grava rolo de scienca kaj teknika sektoro, "urbo de sciencistoj".

La ideo pri sciencaj urboj aperis en 1990-aj jaroj pro neĵusteco de la statuso de fermitaj urboj en post-sovetia Rusio.

La 7-an de aprilo 1999 estis akceptita la leĝo pri sciencaj urboj. En 2004 estis akceptitaj ŝanĝoj, rilataj al kriterio, laŭ kiu oni donas al urboj statuson de "naukograd".

La unua "scienca urbo" fariĝis Obninsk en 2000.

Sciencaj urboj en Rusio[redakti | redakti fonton]

En 2008 en Rusio estis la jenaj sciencaj urboj:

Urbo Regiono Branĉo
Bijsk Altaja regiono kemio
Obninsk Kaluga provinco nuklea fiziko
Ĉernogolovka Moskva provinco fiziko, tekniko
Dubna Moskva provinco nuklea fiziko
Ĵukovskij Moskva provinco aviado
Frjazino Moskva provinco elektroniko
Korolov Moskva provinco Kosmotekniko
Protvino Moskva provinco nuklea fiziko
Puŝĉino Moskva provinco biologio
Reutov Moskva provinco aŭtomobiloj
Troick Moskva provinco, nun Moskvo nuklea fiziko
Kolcovo Novosibirska provinco biologio
Peterhof Sankt-Peterburgo tekniko
Miĉurinsk Tambova provinco agrikulturo