El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sciencaj Studoj
Sciencaj Studoj
Aŭtoro
diversaj
Eldonjaro
1958
Urbo
Kopenhago
Eldoninto
Internacia Scienca Asocio Esperantista
Paĝoj
241
Sciencaj Studoj bazitaj sur originalaj esploroj kaj observoj estas kolekto de sciencaj artikoloj far diversaj aŭtoroj sub redakto de Paul Neergaard . Ĝi estis eldonita en 1958 okaze de la 50-jara jubileo de Internacia Scienca Asocio Esperantista .
„ 50 jaroj de aplikado de Esperanto al la diversaj sciencoj. La artikoloj estas destinitaj precipe al fakuloj sed multaj el ili vekos intereson de multaj sciencamantoj - nefakuloj. Tiu libro estas valora, impona kaj leginda [1] . ”
Enhavo
NEERGAARD, Paul: Retrospektiva rigardo al 50 jaroj da apliko de Esperanto en la scienco
COLLINSON, W.E. : Pri "idiotismoj"
WARINGHIEN, G. : Ĉu vortstatistiko sufiĉas por starigo de bazvortaro
JE LAISHI : Pri la reformo de la ĉina skriblingvo
GRIGORJEV, V.P.: Pri "kuniga vokalo" en moderna rusa lingvo
PRIVAT, Edmond : Verboj de Shakespeare
WÜSTER, Eugen : La internaciaj simboloj por lingvoj
MANDERS, W. J. A. : Lingua Ignota per simplicem hominem Hildegardem prolata
SETÄLÄ, Vilho : Kategorioj de vortoj, glosoj, radikoj
VILBORG, Ebbe : Pri kelkaj manuskriptoj de la Longo-Romano
MIGLIORINI, Elio : Postsignoj de Romo en la itala pejzaĝo
PÉREZ, Juan Régulo : De la Hesperidinaj ĝis la Kanariaj Insuloj
LAPENNA, Ivo : La jura karaktero de rekomendoj
DJOUDJEFF, Stojan: La genezo de la popolkantoj
BOULTON, Marjorie : La poezikreado, observita subjektive
ADCOCK, Cyril John : Percepta defendo kaj subcepteco
FRÉCHET, Maurice : Pri iuj tipoj de minimumaj surfacoj
SIRK, H.: Pri ebleco de hazardaj fonografaĵoj
VÄISÄLÄ, Y. : Pri simplaj astronomiaj objektivoj
POPOVIĈ, Boĵ : Senpera korektado de la vektoraj elementoj de planedetorbitoj
KUSTAANHEIMO, Paul: Pri la uzo de ringoj kun involucio en la vektora kalkulo
ROSENDAHL, Halvor: La kavitacia erozio
SUGIMURA, Arata: Zona distribuiĝo de geologiaj kaj geofizikaj fenomenoj ĉirkaŭ Japanio
HARTMAN, P.: La limigantaj facoj de kristaloj
NIJVELD, W. J. : Praktika uzado de kolorsistemoj, speciale en la farbindustrio
Sin'Itirô Kawamura : Sukeroj de kelkaj japanaj legumenacoj
JOUIS, E.: Determinado de fosfataj jonoj en sterkoj en formo de bismuta fosfato kaj titrado per dinatria etilendiamino tetra acetato
LEWIN, Ralph A. : Vitamin-bezonoj de algoj
MAKKINK, G.F. : La rikoltaĵo depende de la akvomastrumado de la planto
NEERGAARD, Paul: La saprofita fungofla ŭro de kelkaj hortikulturaj semspecoj
KLANG, Carl A. : Observoj pri novaj vinbervarioj en Svedujo
STØP-BOWITZ, Carl : Poliĥetaj novaĵoj el Norvegujo
OKA, Hidemiti : Eksperimentaj studoj pri metamorfozo de ascidioj
BALECH, E. : Biooceanografiaj studoj en Argentino
HARUO HASIMOTO: Seksdeterminado ĉe silkraŭpo (Bombyx mori)
SHINODA, H.: Ĉu la lokiĝo de umbiliko interrilatas al la vasteco de pelvo
SEIHO NISHI : Kiamaniere mi komprenas la biogenezon, la formevoluon en la organisma
THORSEN, Paul : Vero kaj forto en moviĝo
Referencoj
Vidu ankaŭ