Sciencfikcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Sciencfikcio en Esperanto: Vage tra la dimensioj

Sciencfikcio aŭ estas literaturo aŭ kinarto pri okazaĵoj en iugrade probabla mondo, plej ofte estonteco aŭ malproksima pasinteco, sed foje ankaŭ en la nuno (aŭ en paralela mondo aŭ eĉ en ĉi tiu). Ofte ĝi prifilozofiumas aŭ kritikas hodiaŭan socion. (Male al fantasto, kiu ne postulas tian logikon, sciencfikcio estu bazita sur faktoj - ofte almenaŭ sur fikcioj kiuj aspektas kiel faktoj.)

La termino devenas de la anglalingva science fiction [SAJens FIKŝn], origine scientifiction [sajENTifikŝn]; la termino lanĉita de Hugo Gernsback en sia revuo Amazing Stories en 1926. Internacie, la anglalingva termino "science fiction" disvastiĝis en multajn lingvojn; en la itala, tamen, oni diras fantascienza, kaj la Esperanto-poeto William Auld proponis en Esperanto la analogan vorton fantascienco, kiu tamen ne enradikiĝis.

Sciencfikcio ekestis kiel reago al la socia ŝanĝo efikita de la scienco kaj teĥniko de industria revolucio dum la 19-a jarcento. La romano Frankenstein de la anglino Mary Shelley, publikigita en 1818, estas foje rigardata kiel la unua vere sciencfikcia romano, kaj fine de la jarcento transprenis la taskon unue la franco Jules Verne kaj poste la anglo H. G. Wells. Aŭtoroj eksterpolis onten la principojn kies efikon ili spertis. Ili ankaŭ priskribas imagajn sociojn (utopioj kaj distopioj) rezultintaj el malsamaj kondiĉoj.

Subĝenro temas pri kosmoesplorado. En tiu fariĝas tre okulfraba kaj solvenda la problemo pri tio, per kiu lingvo parolu la eksterteranoj. Ofte oni sendeviĝas de ĝi enkondukante iun formon de universala tradukilo.

La limoj de la ĝenro ne estas klaraj. Foje verkaĵoj markitaj "scienc-fikciaj" estas vere aventuraĵoj en pli ekzotika ejo aŭ filozofiaj eseoj perrakontigitaj.


Famaj verkistoj

Douglas Adams
Brian W. Aldiss
Kingsley Amis
Poul Anderson
Jean-Pierre Andrevon
Georges-Jean Arnaud
Catherine Asaro
Neal Asher
Isaac Asimov
Margaret Atwood
Ayerdhal
James G. Ballard
Iain Banks
René Barjavel
Greg Bear
Gregory Benford
Cyrano de Bergerac
Alfred Bester
James Blish
Ray Bradbury
Marion Zimmer Bradley
David Brin
Fredric Brown
John Brunner
B.R. Bruss
Serge Brussolo
Lois McMaster Bujold
Miĥail Bulgakov
Kir Buliĉov
Anthony Burgess
Edgar Rice Burroughs
Octavia E. Butler
Karel Čapek
Orson Scott Card
Francis Carsac
C. J. Cherryh
Konstantin Ciolkovskij
Arthur C. Clarke
Hal Clement
L. Sprague De Camp
Edmund Cooper
Richard Cowper
Michael Crichton
Philippe Curval
Avram Davidson
Charlemagne Ischir Defontenay
Samuel R. Delany
Arthur Conan Doyle
Michel Demuth
Yves Dermèze
Philip K. Dick
Thomas M. Disch
Hans Dominik
Françoise d'Eaubonne
Greg Egan
Harlan Ellison
Philip José Farmer
Jean-Pierre Fontana
Herbert Franke
Yves Frémion
Daniel F. Galouye
Laurent Genefort
Hugo Gernsback
David Gerrold
William Gibson
Ron Goulard
Christian Grenier
Aleksandro Grin
Léon Groc
Jimmy Guieu
James E. Gunn
Isidore Haiblum
Joe Haldeman
Edmond Hamilton
Harry Harrison
Robert A. Heinlein
Frank Herbert
Albert Higon
Fred Hoyle
Aldous Huxley
Paul d'Ivoi
Ivan Jefremov
Michel Jeury
Gérad Klein
Damon Knight
Cyril M. Kornbluth
Henry Kuttner
Nancy KRESS
Jean de La Hire
Xavier de Langlais
Kurd Lasswitz
Keith J. Laumer
Thanit Lee
Ursula K. Le Guin
Fritz R. Leiber
Muray Leinster
Stanisław Lem
Jonas Lenn
Christian Léourier
George R. R. Martin
Maureen F. McHugh
Anne McCaffrey
Vonda McIntire
Barry Malzberg
Richard Mathesson
Georges Méliès
Robert Merle
Abraham Meritt
Walter M. MILLER, Jr.
Jacques Mondoloni
Michal J. Moorkock
Catherine L. Moore
James Morrow
Jean Antoine Nau
Larry Niven
Andre Norton
Alan E Nourse
Chas Oliver
George Orwell
Bob Ottum
Lewis Padgett
Michel Pagel
Edgar Pangborn
Alexei Panshin
Alain Paris
Pierre Pelot
Frederik Pohl
Doris Piserchia
Terry Pratchett
Fletcher Pratt
Christofer Priest
Francis G. Rayer
Kit Reed
Robert Reed
Christine Renard
Maurice Renard
Mike Resnick
Alastair Reynolds
Keith Robert
Albert Robida
Kim Stanley Robinson
Spider Robinson
Rosny Aîné
Theodore Roszak
André Ruellan
Joana Russ
Erik Frank Russell
Fred T. Saberhagen
Jacques Sadoul
Carl Sagan
Pamela Sargent
Robert J. Sawyer
Nathan Schachner
Karl Herbert Scheer
James H. Schmitz
Jérôme Sériel
Bob Shaw
Robert Sheckley
Mary W. Shelley
Dan Simmon
Robert Silverberg
Pamela Simpson
Clifford D. Simak
Dan Simmons
Kurt Siodmak
Cordwainer Smith
Edward Elmer Smith
Evelyne E. Smith
George Oliver Smith
Jerry Solh
George Soria
Somtow Sucharitkul
Norman Spinrad
Jacques Spitz
Brian M. Stableford
Olaf Stapledon
Neal Stephenson
Bruce Sterling
Jacques Sternberg
Robert Louis Stevenson
John E. Stith
Pierre Stoltze
Joseph Michael Straczynski
Arkadij kaj Boris Strugackij
Theodore Sturgeon
Sándor Szathmári, hungara esperantisto
Leo Szilard
William Tenn
Sheri S. Tepper
Walter Tevis
Louis Thirion
James TIPTREE, Jr (Kaŝnomo de Alice SHELDON)
Edwin Charles Tubb
Francis Valéry
Jacques Vallée
Gust Van Brussel
Jack Vance (Kaŝnomo de John Holbrook VANCE)
Jean-Gaston Vandel
Alfred Elton van Vogt
Julia Verlanger
John Varley
Jules Verne
Henri Vernes
Pierre Versin
Bernard Villaret
Joan D. Vinge
Vernor Vinge
Élisabeth Vonarburg
Kurt Vonnegut Jr
Roland C. Wagner
Daniel Walter
David Weber
H. G. Wells
Walter Jon Williams
Jack Williamson
Connie Willis
Joëlle Wintrebert
Bernard Wolfe
Gene Wolfe
Stephan Wul
John Wyndham
Roger Zelazny

Originala Esperanta sciencfikcio

Filmo: La Verda Stelulo - VHS-formato - 30 minutoj - ĉefrolulo: 'Rolfo' - eldonejo "NANDIR" en Svisio. (CP 1258, CH-1001 Lausanne).

Romano: La lumo nutranta de Endre Dudich, Budapeŝto 2003

Artikolo: Ĉu vere? (kio okazis en 2049?) Hans Welling, en Monato 7/1999

Sciencfikciaj serioj kaj eldonejoj

Eksteraj ligiloj

greke http://www.sfwa.org

Kategorio:Sciencfikciaj filmoj

2001: A Space Odyssey - Aelita - Alien - Blade Runner - Gattaca - Incubus - Metropolis - Star Trek - Battlestar Galactica

Origine en Esperanto: La verda stelulo - VHS-filmo en 30 minutoj, ĉefrolulo: 'Rolfo', eldonejo "NANDIR" en Svisio. (CP 1258, CH-1001 Lausanne).

Sciencfikciaj konceptoj

alternativa historio - eksterteranoj - kosmoŝipo - nifo - mortoradio - roboto - superheroo - tempovojaĝo - teroformigo

Sciencfikciaj aranĝoj

Sciencfikciaj Premioj


Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda