Sciencistoj kies nomoj estas uzataj por ne-SI-unuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen estas listo da sciencistoj kies nomoj estas uzataj por ne-SI-unuoj, laŭ ordo de iliaj naskiĝjaroj.

William Gilbert oo John Napier oo Evangelista Torricelli oo Galileo Galilei oo René Antoine Ferchault de Réaumur oo Gabriel Daniel Fahrenheit oo Johann Heinrich Lambert oo John Dalton oo Hans Christian Ørsted oo Carl Friedrich Gauss oo Jean Louis Marie Poiseuille oo Anders Jonas Ångström oo George Gabriel Stokes oo William John Macquorn Rankine 00 James Clerk Maxwell oo Samuel Pierpont Langley oo John William Strutt Rayleigh oo Wilhelm Conrad Röntgen oo Alexander Graham Bell oo Loránd Eötvös oo Heinrich Kayser oo Joseph John Thomson oo Pierre Curie oo Marie Curie oo Peter Debye .

La sekvanta tabelo liveras la korespondon inter la nomoj de scientistoj kaj la scienca kvanto.

Nomo de la sciencisto

[1][2]

Vivo Nacieco kvanto Unuo[3]
William Gilbert 1544-1603 Brito Magnetomova forto gilberto[4] (Gi)
John Napier 1550-1617 Brito (Skota) Grandordo (natura logaritmo, ln) nepero[5] (Np)
Evangelista Torricelli 1608-1647 Italo Premo torro (Torr)
Galileo Galilei 1564-1642 Italo Akcelo galo (Gal)
René Antoine Ferchault de Réaumur 1683-1757 Franco Temperaturo Grado reomira (°R)
Gabriel Daniel Fahrenheit 1686-1736 Polo-Nederlandano Temperaturo Grado farenhejta (°F)
Johann Heinrich Lambert 1728-1777 Germano Luminesko lamberto (L)
John Dalton 1766-1844 Brito Maso (atoma) daltono (Da, amu)
Hans Christian Ørsted 1777-1851 Dano Magneta kampo oerstedo (Oe)
Carl Friedrich Gauss 1777-1855 Germano Magneta indukdenso gaŭso (G)
Jean Louis Marie Poiseuille 1797-1869 Franco dinamika viskozeco poise (P)[6]
Anders Jonas Ångström 1814-1874 Svedo Longo angstromo (Å)
George Gabriel Stokes 1818-1903 Brito kinematika viskozeco stokes (St)
William John Macquorn Rankine 1820-1872 Brito (Skota) Termodinamika temperaturo ("absoluta" temperaturo) Grado rankina (°Ra )
James Clerk Maxwell 1831-1879 Brito (Skota) Magneta flukso maksvelo (Mx)
Samuel Pierpont Langley 1834-1906 Usonano Energia denseco langley (Ly)
Lordo Rayleigh 1842-1919 Brito Akutiska impedanco rayl
Wilhelm Conrad Röntgen 1845-1923 Germano Joniga radiado rentgeno (R)
Alexander Graham Bell 1847-1922 Brito (Skota)-Usonano Grandordo ( logaritmo kun bazo 10, log10)[7] belo (B)
Loránd Eötvös 1848-1919 Hungaro Gravita gradiento eotvos (E)
Heinrich Kayser 1853-1940 Germano Ondonombro kayser (K) [8]
Joseph John Thomson 1856-1940 Brito Kvociento inter maso kaj elektra ŝargo tomsono (Th)[9]
Pierre Curie

Marie Curie

1859-1906

1867-1934

Franco

Polino-Francino

Radioaktiveco kurio (Ci)
Peter Debye 1884-1966 Nederlando Elektra dupolusa momanto debye (D)

Referencoj

  1. Isaac Asimov:Asimov's Biographical Encyclopedia of Science and Technology Pan Reference Books,Londono, 1972, ISBN 0-330-24323-3
  2. Elektrik Mühendisliği, TBMMO Yayın organı, 259-260, Ankaro, 1978
  3. Tiela regulo: La unoj estas ĉiam skribitaj per minusklaj literoj; sed, la simboloj de unuoj, kies nomoj estas derivitaj de familia nomo, komenciĝas per majuskla litero.
  4. Gilberto, galo, oerstedo, gaŭso, poise, stokes, maksvelo, eotvos kaj kayser estas malnovaj CGS-aj unuoj
  5. Nepero kaj decibelo taksas fenomenojn per puraj nombroj
  6. Simbolo bedaŭrinde konfuzebla kun la ĥemia elemento fosforo.
  7. Plej ofte uzata la dekono de logaritmo kun bazo 10, t.e. (log10)/10, la decibelo (dB).
  8. Simbolo bedaŭrinde konfuzebla kun la termodinamika temperaturunuo kelvino.
  9. Simbolo bedaŭrinde konfuzebla kun la ĥemia elemento torio.

Vidu ankaŭ