Sciez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sciez
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Francio
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Haute-Savoie (Alta Savojo)
Arondismento Arondismento de Thonon-les-Bains
Kantono Kantono de Thonon-les-Bains-Okcidento
Komunumaro Komuneco de komunumoj de Bas-Chablais
INSEE kodo 74263 [+]
Poŝtkodo 74140
Kodo laŭ INSEE 74263
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 6 351  (2021) [+]
Loĝdenso 310 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°19′59″N 6°22′29″O  /  46.33306°N, 6.37472°O / 46.33306; 6.37472 (Sciez) (mapo) Koordinatoj: 46°19′59″N 6°22′29″O  /  46.33306°N, 6.37472°O / 46.33306; 6.37472 (Sciez) (mapo)
Areo 20,47 km² (2 047 ha) [+]
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sciez
46° 19′ 56″ Nordo 6° 22′ 35″ Oriento / 46.332114 °N, 6.376448 °O / 46.332114; 6.376448 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sciez [+]
vdr

Sciez estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento alta Savojo (france Haute-Savoie, arpitane Savouè d'Amont), en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes). Fine de 2021 en la komunumo vivis 6 351 loĝantoj.

Ĝi situas apud la suda bordo de Lago Lemano, ĉe la "Golfe de Coudrée" (Kudrea Golfo), ĉirkaŭ 25 km nord-nord-oriente de Ĝenevo kaj 10 km okcidente de Thonon-les-Bains.

La komunumo komponiĝas el ĉefa urbo kaj pluraj vilaĝoj: Bonnatrait, Chavannex, Filly, La Fattaz, Bieno de Coudrée, Excuvilly, Choisy, Port de Sciez, Songy, La Renouillère, Sur les Crêts, Marignan, Prailles, Jussy, Le Content, Les Cinq-Chemins .

La najbaraj komunumoj estas okcidente: Excenevex kaj Massongy; sude: Ballaison kaj Perrignier, kaj oriente Margencel.

La rojo Foron trafluas la komunumon antaŭ alflui Lagon Lemanon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]