Scio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Scio estas konsciado kaj kompreno de faktoj, veroj, aŭ informoj, akiritaj per spertolernado.

Pentraĵo reprezentanta la biblian miton de la Scioarbo
Klasika difino de scio, fontanta el Platono laŭ kiu ĝi konsistas el kredo, vero kaj pravigo
Personigito de scio (greke Επιστημη, Episteme) en Biblioteko de Efeso, Turkio.

Scio estas difinita de la Oksforda Angla Vortaro kiel

  • (i) kompetenteco kaj kapabloj akirita de persono tra sperto aŭ edukado; la teoria aŭ praktika kompreno de temo;
  • (ii) kio estas sciita en aparta kampo aŭ en totalo; faktoj kaj informo;
  • aŭ (iii) konscio aŭ kono akirita de sperto de fakto aŭ situacio.

Filozofiaj debatoj pri scio komenciĝis kun la difino de scio fare de Platono kiel "pravigita vera kredo." Nuntempe tamen estas neniu ununura konsentita difino de scio nek ajna perspektivo de unu kaj restas multenombraj konkurencantaj teorioj.

Scia akiro okupas kompleksajn sciiĝajn procezojn: percepto, lernado, komunikado, asocio kaj rezonado. La termino scio estas ankaŭ uzita por signifi la certan komprenon de temo kun la kapableco uzi ĝin por specifa celo se konvena. Vidu scian regadon por suplementaj detaloj sur tiu disciplino.

Difini scion (filozofie)[redakti | redakti fonton]

Robert Reid, Scio (1896). Konstruaĵo Thomas Jefferson, Vaŝingtono, D.C.
Ni supozas nin mem posedi nekvalifikitan sciencan scion de afero, kiel oponita al sciante ĝin en la akcidenta vojo en kiu la sofistoj scias, kiam ni pensas ke ni scias ke la kaŭzo, de kiu la fakto dependas, estas la kaŭzo de tiu fakto kaj de neniu alia kaj, cetere, ke la fakto ne povus esti alia ol ĝi estas. Nun ke scienca sciado estas io tiaspeca estas evidenta — atestas ambaŭ tiuj kiuj malvere asertas ĝin kaj tiuj kiuj efektive posedas ĝin, pro tio ke la unuaj simple imagas sin mem esti, dum la lastaj estas ankaŭ efektive, en la kondiĉo priskribita. Sekve la propra objekto de nekvalifikita scienca scio estas io kiu ne povas esti alia ol ĝi estas.

Aristotelo, Αναλυτικών υστέρων Postaj Analizoj (Libro 1 Parto 2)

La difino de scio estas afero de daŭra debato inter filozofoj en la kampo de epistemologio. La klasika difino, priskribita sed ne fine aprobita de Platono [1], specifas ke komunikaĵo devas renkonti tri kriteriojn por esti konsiderita kiel scio: ĝi devas esti pravigita, vera kaj kredita. Kelkaj asertas ke ĉi tiuj kondiĉoj ne estas sufiĉaj, kiel la ekzemploj de la kazo de Gettier laŭsupoze montras. Estas multaj proponitaj alternativoj , inkluzivante argumentojn de Robert de Nozick per postulo ke scio 'spuras la veron' kaj la kroma postulo de Simon Blackburn ke ni ne deziras diri ke tiuj kiuj renkontas iun ajn el ĉi tiuj kondiĉoj 'tra manko, difekto aŭ malsukceso' posedas scion. Richard Kirkham sugestas ke nia difino de scio postulas ke la kredo estas mem-evidenta al la kredanto.[2]

Kontraste al ĉi tiu alproksimiĝo, Wittgenstein observis, sekvante la paradokson de Moore, ke oni povas diri "Li kredas tion, sed ne estas tiel", sed ne "Li scias tion, sed ne estas tiel". [3] Li plu argumentas ke ĉi tiuj ne korespondas al klaraj mensaj statoj, sed prefere al malsamaj manieroj paroli pri konvinkiĝo. Kio estas malsama ĉi tie ne estas la mensa stato de la parolanto, sed la aktiveco kiu okupas tiun. Ekzemple, sur ĉi tiu bazo, scii ke la boligilo estas bolanta ne estas esti en aparta mensa stato, sed plenumi apartan taskon kun la aserto ke la boligilo estas bolanta. Wittgenstein provis preteriri la malfacilecon difini rigardante la manieron kiel "scio" estas uzata en naturaj lingvoj. Li vidis scion kiel kazo de familia simileco[4]. Sekvante ĉi tiun ideon, "scio" estis rekonstruita kiel grapola koncepto kiu atentigas rilatajn ĉefaĵojn sed ke ne estas adekvate kaptita de ajna difino.[5]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri scio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[6]:

  • Citaĵo
    « De tro multa scio krevas la kranio. »
  • Citaĵo
    « Fiŝo scias pri naĝo ankaŭ sen via saĝo. »
  • Citaĵo
    « Scion akiru, sed ne ĉion eldiru. »

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Platono-a Theaetetus, Sokrato kaj Theaetetus diskutas tri difinojn de scio: scio kiel nenio sed percepto, scio kiel vera juĝo kaj, fine, scio kiel vera juĝo kun pravigo. Ĉiuj el ĉi tiuj difinoj estas montritaj kiel nekontentigaj.
  2. http://www.centenary.edu/attachments/philosophy/aizawa/courses/epistemologyf2008/kirkham1984.pdf
  3. Ludwig Wittgenstein, Pri Certeco, rimarko 42
  4. de:Familienähnlichkeit
  5. Gottschalk-Mazouz, N. (2008): Internet and the flow of knowledge“, („Interreto kaj la fluo de scio“), en: *rachovec, H.; Pichler, . (Hg.): Filozofio de la Informa Socio. Protokoloj de la 30a Internacia Simpozio Ludwig Wittgenstein, Kirchberg ĉe Wechsel, Aŭstrio 2007. Volumo 2, Frankfurto, Parizo, Lancaster, New Brunswik: Ontos, S. 215-232. http://www.uni-stuttgart.de/philo/fileadmin/doc/pdf/gottschalk/ngm-internetflow-2008.pdf
  6. Lernu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]