Sciuro

El Vikipedio
(Alidirektita el Sciurus)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sciuro
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Griza Sciuro, Sciurus carolinensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Mamuloj
Ordo: Ronĝuloj
Familio: Sciuredoj
Sciurus
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg


Sciuro (Sciurus) estas genro de malgrandaj mamuloj el la ordo de ronĝuloj, grupo sciuromorpha (sciuro-formaj, sciuro-similaj), familio sciuredoj. Ili vivas sur arboj, havas longan voston kaj hartufojn ĉe la oreloj, kutime rustkolorajn.

Feloj de ordinara sciuro, Sciurus vulgaris, eventuale de aliaj sciurspecioj (mallonga, delikata ruĝbruna ĝis nigrabruna hararo) estas uzataj en peltindustrio.

La Griza sciuro (Sciurus carolinensis) estas specio loĝanta en Usono kaj enigita en Brition kaj en kontinentan Eŭropon, kie ĝi minacas la indiĝenan rufan sciuron (Sciuro vulgaris). Sciurus carolinensis pli prosperas en la biotopo kaj tiel forpuŝas Sciuro vulgaris-n. Nun en Britio asocioj provas savi la indiĝenan rufan sciuron .

Listo de la specioj en la genro Sciurus:

  • specio : Rufa sciuro - Sciurus vulgaris
    • subspecio : siberia rufa sciuro - Sciurus vulgaris varius
  • specio : kurtorela kurtorela - Sciurus anomalus
  • specio : Cindrogriza sciuro - Sciurus carolinensis
  • specio : socia sciuro - Sciurus socialis
  • specio : variema sciuro - Sciurus variegatoides
  • specio : Griza sciuro - Sciurus griseus
  • specio : grandorela sciuro - Sciurus aberti
  • specio : vulpa sciuro - Sciurus niger
  • specio : ŝanĝa sciuro - Sciurus granatensis
  • specio : ruĝeta sciuro - Sciurus ignitus
  • specio : venezuela sciuro - Sciurus flammifer
  • specio : ruĝventra sciuro - Sciurus igniventris

Enhavo

Slango [redakti]

En Esperanta slango la vorto sciuri signifas kolekti amikojn kiel sciuroj kolektas avelojn.

Proverbo [redakti]

Ekzistas proverboj pri sciuro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:[1]

  • Citaĵo
    « Kiu naskiĝis sciuro, ne fariĝos vulturo. »
  • Citaĵo
    « Kio konvenas al sciuro, ne konvenas al vulturo. »

Referencoj [redakti]

  1. Lernu

Eksteraj ligiloj [redakti]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio