Scotland Yard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nova Scotland Yard hodiaŭ, 10 Broadway, Londono

Scotland Yard (oficiale: New Scotland Yard) estas la stabejo kaj administrejo de la Metropola Polico (angle: Metropolitan Police Service (MPS)) en Londono.

Scotland Yard plej ofte estas uzata kiel rekta sinonimo por Metropola Polico.

La konstruaĵo (51° 29′ N 0° 7′ U / 51.483 °N, 0.117 °U / 51.483; -0.117 (mapo)Koordinatoj: 51° 29′ N 0° 7′ U / 51.483 °N, 0.117 °U / 51.483; -0.117 (mapo)) situas en la kvartalo Westminster kaj iĝis la stabejo en 1890. En 1967 ĝi translokiĝis al la nuna konstruaĵo ĉe strato Viktoria (angle: Victoria Street)

La establon de polico proponis la internafera ministro Siro Robert Peel (de tie ties karesnomo, angle „bobby”, karesnomo same de Roberto) kaj la Parlamento akceptis ĝin en 1829. Tiu polico ŝanĝis la Policon de Bow Street. Tiun lastan organizis la verkisto Henry Fielding meze de la 18-a jarcento.

La nova londona polico originale sidejis en Whitehall Place 4 kaj tiu havis enirejon de Great Scotland Yard. De tie la nomo. (La nomo Scotland Yard mem venas de mezepoka palaco, kie tranoktis familianoj de la skota reĝa familio, se ili vizitis londonon.)

La nova polico ne havis - kiel pli frue ĉe Bow Street - simpation de la loĝantaro kaj tio iĝis eĉ publika protesto, kiam la Scotland Yard en 1842 ekservigis policanojn en civila vesto. LA polico pli kaj pli akiris simpation de la loĝantaro kaj en 1878 establis detektivan departementon (Criminal Investigation Department; CID). Nuntempe tie laboras pli ol 1000 detektivoj.

Pro la multiĝo de la taskoj, policanoj, oni konstruis novan sidejon (1890) sur bordo de la Temze kaj nomumis ĝin New Scotland Yard. La sidejo denove translokiĝis en 1967 al Broadway 10., sed tiu ankaŭ nomiĝas New Scotland Yard.

La New Scotland Yard respondecas pri policafera agado en tuta Londono krom la City, kiu havas propran policon.


Eksteraj ligiloj

greke La oficiala paĝo: www.met.police.uk greke Police Women´s Magazine greke Memdifino greke Historio greke Bobby, la Londona policisto