Scottsdale (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scottsdale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).

Situo de Scottsdale en Arizono kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Riverborda panoramo de Scottsdale

Scottsdale situas sur montetaro laŭ riverbordo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso, Mesa kaj Tempe (Arizono) troviĝas proksime.

Historio

En la nuna Scottsdale estis grava kulturo jam antaŭ la eŭropanoj. En 1868 angloj faris pli moderna la irigacian kanalon de indianoj. Baldaŭe alvenis spertaj terkultivistoj Scott-fratoj, pri kiuj la urbego havas la nomon ekde 1894. Ĝi iĝis populara feriejo, poste dormourbo de Fenikso.

Ekonomio

En Scottsdale la plej grava estas la turismo, estas menciinda ankaŭ la kuracturismo kaj la butikumado.

Skulptaĵo en Scottsdale
Butikoj en Scottsdale
Urbodomo de Scottsdale

Trafiko

Scottsdale havas municipan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Klimato

Scottsdale havas senpluvan aŭ dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 13-30 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto foje kun 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 238 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en aŭgusto.

Vidindaĵoj

Famuloj

En Scottsdale mortis Elisabeth Kübler-Ross.

Ĝemelurboj

Mapo pri Arizono, kie estas trovebla Scottsdale meze ĉe Fenikso (kiel origine Phoenix)

Fontoj