Screamers

El Vikipedio, la libera enciklopedio


SCREAMERS
Deveno Ŝablono:Flagicon Ĉeĥio
Ĝenroj imitado de sukcesaj kantistinoj
Aktivaj jaroj 1997 - nuntempo
Retejo Screamers
Membroj

Ladislav Černý
Lukáš
Alexander
Sergej
Vojta
Jarda

vdr

SCREAMERS estas grupo de transvestitoj estiĝinta en marto de 1997 en Prago. Ili estas viroj prezentantaj sin en siaj programoj kiel virinoj.

Screamers prezentiĝis kun multaj steluloj de ĉeĥa kaj monda popomuziko, kiujn ili mem parodias kaj prezentas en siaj programoj. Kantistinoj kiel ekzemple Bára Basiková, Ilona Czáková, Marcela Holanová, Heidi Janků, Petra Janů, Eva Pilarová kaj Hana Zagorová ĉeestis en prezentiĝoj de la grupo kaj plurfoje dum eksono de siaj kantoj ili aliĝis al la programo. Screamers prezentiĝis ankaŭ kun muzika grupo Boney M.

La grupo havas ses membrojn, kiuj dum siaj prezentiĝoj korpigas kantistinojn de la ĉeĥa kaj eksterlanda popmuziko, ekz. Ilona Czáková, Helena Vondráčková, Hana Zagorová, Eva Pilarová, Heidi Janků, Dara Rolins, Věra Špinarová, Céline Dion, Tina Turner, Cher, J. Rusch, Alla Pugaĉova kaj multaj aliaj.