Scriptorium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fino de 15-a jarcento. Miniaturo de Jean Miélot.[1] La aŭtoro imagas sin mem aktivanta en sia porskriba laborejo kun apudaj pormetiaj iloj.

Scriptorium (eld. skriptòrjum) latinlingve indikas, en la lingvaĵo de paleografio kaj kodeksologio, la lokon en kiu aktivis laborejo nun difinebla per «porskriba centro».

Tiu vorto «scriptorium», siavice devenas el la latina verbo scribere, skribi, kun la aldono de sufikso «orium» per kiu oni faras adjektivon loko.[2] Scriptorium pensigas do lokon kie oni skribas kaj, pro senca plivastiĝo, kie skribantoj aktivas en arto de kopiado: kio okazis precipe en Mezepoko.

En la nuna terminologio kutime oni intencas tiun parton de la monaĥeja amplekso dediĉita al la kopiado de manuskriptoj, strikte ligita kun la biblioteko. Ofte tiuj medioj kulture gravegis kaj pro la gardo de la greka kaj latina kaj hebrea kaj ĝenerale mediteranea dokumentaro, kaj pro tio ke ili fariĝis centroj de pensado kaj kreiĝo de nova kulturo.

La propra aktivado de kopiado divolviĝis tra diversaj fazoj de la laborado de la libro. Certe, atestitaj estas diversaj fazoj de la pretigo de la surskribota pergameno: tranĉo de la folioj, borado, liniigo, glatigado... sekvis poste la fazoj de la celata skribado: kopiista monaĥo kopiadis la tekston sur la liniigita paĝo (kiu foje prezentis la spacojn sur kiuj oni poste realigis la miniaturaĵojn. Kompreneble, la kopiada laboro ne ĉiam sin limigis al la kopiado de tekstoj antikvaj, biblioj aŭ sanktapatraj tekstoj; ofte oni skribis ankaŭ originalajn verkojn.

La aktiveco de la scriptorium estis estrata de armarius (provizanto) kiu havigis al la kopiantoj necesaĵojn por skribi (plumo, inko ktp) kaj kiu kutime havis ankaŭ aliajn taskojn (foje li diktadis la tekston al la skribantoj).[3]

Ofte la scriptoria evoluigis grafismajn uzojn novajn kaj sendependajn inter ili (oni pensu al la literoj a kaj b karakterizaj de la scriptorium de Corbie (Korbì) aŭ al la literoj a kaj z karakterizaj de Laon variantoj de la skribo difinita en paleografio kiel merovida skribo.

Minituristoj kutime ekintervenis sur la folioj jam redaktitaj sed antaŭ la bindado de la libro en medioj ne necese kuneksaj al la scriptorium.

La scriptoria (plurale) produktadis librojn por la monaĥejoj kaj katedraloj kaj universitatoj ktp, kaj ankaŭ por la ne vasta, sed kreskanta, branĉo de alfabetigitaj sekularoj.

Scriptoria ĉe la la duono de la 13-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Tamen, ĉe la duono de la 13-a jarcento, la konkurado de sekularaj urbaj butikoj multe kreskis kaj rilate la tipon de literaturo proponita (ne nur edifaj-religiaj aŭ altkulturaj libroj) kaj rilate la lingvon (ne nur la latina aŭ greka ktp).

La sekularaj priskribaj metiejoj uzis porkopiadajn sistemojn pli rapidajn (ekzemple, la sistemo de la pecia. [4] Malsama, krome, estis la movanta celo de la monaĥo (disvastigi la religiajn aŭ strikte kulturajn ilojn) kaj tiu de la sekulara entreprenisto (movata de gajnocelo).

Ĉiukaze ankoraŭ laŭ diversaj jarcentoj la monaĥaj «skriptoria» estas la kerno de la produktado de liturgiaj libroj por la religiaj medioj, almenaŭ ĝis la disvastigo de la moderna presa sistemo.

Elstaraj porskribaj centroj[redakti | redakti fonton]

Skribi, perkopie aŭ alimaniere, estis konsiderita manaktivado, kaj do humila, forlasita al duarangaj personoj, se kompari kun la estimo ĝuata de aliaj «kulturaj» laboroj. [5] Ekde la 6-a jarcento la unuaj monaĥaj reguloj inkluzivis la skribadon inter la aktivecoj kiujn la humila monaĥo devis plenumi por pasigi vivon laŭpie.

Sankta Mateo en tipa porskriba ĉambro. (Libroj de preĝhoroj, Parizo, ĉ. 1420 (British Library)[6]

Vivarium[redakti | redakti fonton]

Tiu de Vivarium (Kalabrio –Italio) estas la unua scriptorium pri kiu oni konservas precizan historian ateston. Ĝin oni instalis en la ampleksa monakejo kontruigita de Kasiodoro en la 6-a jarcento. Ege instruita persono, Kasiodoro, en siaj Institucioj,[7] rekomaendis la plej grandan zorgon en la kopiado de la sanktaj tekstoj al kiuj, eble puŝite de sia klasika kulturo, ne forgesis aldoni egalan pasion por la la tekstoj de paganaj aŭtoroj. Tiu porskriba centro aktivis almenaŭ ĝis la jaro 630.

Montekasino[redakti | redakti fonton]

La pormonaĥa regulo de sankta Benedikto de Nursio detaligas la variajn taskojn kaj aktivecojn de la monaĥoj, inter kiuj elstaras tiu porskriba. Ene de la Abatejo de Montekasino, fondita en 529, funkciis scriptorium aktiva ĝis la fino de 15-a jarcento

Bobbio[redakti | redakti fonton]

La scriptorium de Bobbio, instalita ĉe la monaĥejo fundita de la irlanda monaĥo Sankta Kolombano, en (615-627). Abate estis tiam posteulo de la fondinto, monaĥo Attala.

Tiu scriptorium estis plej elstara porskriba centro de alta Italio aktiva ekde la 7-a ĝis la 9-a jarcentoj, en longobarda kaj karolida epokoj, koordinanta la samaktivecojn de la diversaj samordenaj monaĥejoj. La irlandaj monaĥoj, aktivintaj dekomence, enkondukis la stilon de la miniatura «insula arto» kaj apartan sistemon de mallongigo.

Sankt-Galo[redakti | redakti fonton]

Alia grava porskriba centro aktivis en la monaĥejo Sankt-Galo, en Svislando. Tiutempa plano, datita komence de la 9-a jarcento, de tiu monaĥejo montras la scriptorium ĉe la norda angulo de la preĝeja masonaĵo.

Citeaux[redakti | redakti fonton]

Kun la malseveriĝo de la observado de la regulo de Sankta Benedikto ankaŭ la pozicio kaj strukturo de la scriptoria en la monaĥejoj ŝanĝiĝis: el spacoj konceptitaj kiel simplaj ĉambroj ili fariĝis ĉiam pli ejoj protektaj kaj varmigitaj. Reage al tiu malseveriĝo, en la monaĥejo de Citeaux (latine: Cistercium) Sankta Bernardo altrudis normojn pli severajn, kiuj etendiĝis ĝis surmanuskriptaj dekoracioj. Dekreto de la komenco de la 12-a jarcento ordonis ke la literoj estu unukoloraj kaj nedokoraciitaj.[8] Kaj estis altrudita ankaŭ silento dum la laborado en la porskriba metiejo.

Du jarcentoj poste, male, estis koncedite efektivigi kopiadan laboron ankaŭ en propraj ĉeloj.

Kartuzianoj[redakti | redakti fonton]

La modus vivendi (maniero de vivo) de la Kartuzianoj preskribis tiun laboron en la soleco de sia ĉelo. Eĉ ili, do, aktivis en la kopiado.

Evoluo de la scriptoria[redakti | redakti fonton]

Johano Tritemio el Sponheim verkis broŝureton De laude scriptorum (Laŭdo de la manskribantoj) en 1492 por celebri la glorojn de aktiveco ĉiam pli insidita per la plivastiĝo de la verkoj presitaj. Ĉi-kaze, kaj estis malfrua rekono, la skribabo-kopiado estis vidita kiel la plej alta inter la manlaboroj inda konserviĝi pro historiaj motivoj kaj pro religiula disciplino.

Jam estis la tempo en kiu la «scriptoria» ekfariĝis aŭ ankaŭ presejoj aŭ kultejoj de la miniaturaj artoj aŭ prizorgantoj de la antikvaj trezoroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Christopher De Hamel, Scribes and Illuminators, (Toronto: U Toronto Press, 1992), 36.
  2. La pluralo descriptorium estas scriptoria
  3. Sankta Benedikto, Regulo, 48
  4. Eld. «peĉja» = ĉiu el fascikloj komponantaj la mezepokan manuskriptan libron, formantaj paperfolion kvarfoje falditan, kiu, korektita de la majstro, estis liverita al la kopiistoj.
  5. Malfrua atesto troviĝas en verko de A. Koyré, La origino de la maĥinismo: «Le vrai sire châtelain laisse écrire le villain, sa maine digna lorsqu'il signe égratigne le parchemin (La aŭtenta kastelmastro lasas ke ekskribu la krudulo, lia nobla mano kiam subskribas skrapvundas la pergamenon)».
  6. [1] British Library Catalogue of Illuminated Manuscripts: Book of Hours, Use of Sarum (the 'Hours of the Umfray Family'), Paris, c. 1420. Solane Mss 2468.
  7. Cassiodorus, Institutiones, I, xxx
  8. Literae unius coloris et non depictae.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]