Seňa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seňa (senja), hungare Abaújszina (abaUjsina) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo de Seňa en Slovakio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Seňa situas laŭ rojo, Hernád preterfluas, kiu tie samtempe estas la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Košice. La lasta troviĝas 17, Hungario 3 km-ojn. Kontraŭe troviĝas Tornyosnémeti.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungaroj avaroj loĝis tie. La vilaĝo urbiĝis jam en 1249. En 1652 la turkoj bruldetruis la urbon. En la 18-a jarcento pro la konstantaj militoj kaj pesto la komunumo (tiutempe Szina) preskaŭ senhomiĝis. En 1860 la fervojo atingis la vilaĝon. En 1908 incendio okazis. En 1910 loĝis en Abaújszina 1528 homoj, (1400 hungaroj, 104 slovakoj, 8 germanoj, 2 rumano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Kassa, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Abaújszina rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj deportiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Seňa 2084 homoj, (1819 slovakoj, 228 hungaroj, 14 ciganoj, 8 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Szina naskiĝis rektoro András Jaszlinszky.