Se Grenereto. . .

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Se Grenereto...
Se Grenereto...
Se Grenereto...
Aŭtoro K. R. C. Sturmer
Eldonjaro 1930
Urbo Londono
Eldoninto Kenelm Robinson
Paĝoj 158
vdr

Se Grenereto. . . estas originale Esperante publikigita verko de Kenelm Robinson, pseŭdonimo de K. R. C. Sturmer. La 158-paĝa libro estas eldonita en Londono, ĉe la aŭtoro, en la jaro 1930.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Tre sprita, ofte satira, inklina al novemo, kun rigardoj al Esperantista vivo kaj literaturo. La ironiaj rakontoj de la unua duono estas pli perfektaj, ol la historio, kiu okupas la alian parton. Atentinda verkajo. 
— 1930, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 182
Citaĵo
 Sturmer prenis pseŭdonomon por pritrakti tre spritan, ofte satiran kaj nemoralan verketon pri la Esperanta vivo kaj literaturo kaj ankaŭ pri angla vivo, angla edukado, anglaj moroj kaj ideoj. Laŭ literatura vidpunkto la ironiaj rakontoj de la unua parto estas pli perfektaj ol la historio : la fremda knabo kiu okupas la duan parton kaj estas trafa priskribo de sentoj amikeco, ĵaluzo ĉe lernanto en privata edukejo. Resume Se Grenereto... estas speciale atentinda verko kaj plie stilo, preso kaj eldono estas modelaj. 
— 1930, Historio de Esperanto II, paĝoj 710-711
Citaĵo
 Enhava iom pli ol dekduo da rakontoj memstaraj. Jam la unua montras nin kun kiaj okuloj oni devas enrigardi la libron. La libro ne estas por infanoj. Ni diru, ke ĝi estas nur komprenebla por plenkreskuloj. Famen la aŭtoro, kiu zorge verkis la novelojn, neniam iĝis tro kruda, kaj tio estas vera merito en tiaspeca priskribo. Kun bele ore ornamita kovrilo la iibro ekstere aspektas tiom alloga, kiom ĝi vere estas laŭ enhavo. Ni ne dubas, ke ĝia sukceso estos tia, kia ĝi meritas. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]