If I Had a Hammer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Se havus mi martelon)

If I Had a Hammer (Se havus mi martelon) estas kanto komponita de Pete Seeger kaj Lee Hays en 1949.

Ĝi furoris per Peter, Paul & Mary, Trini Lopez kaj Leonard Nimoy kaj estas simbolo por la progresema politika movado.

Ekzistas Esperanto-versio (lerte tradukita de Wouter Pilger) de la kanto kun la titolo "Se havus mi martelon"

Popstelulo Claude François eldonis franclingvan version "Si j'avais un marteau" en novembro 1963.