Seahenge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Seahenge" estas nomo de arĥeologia estaĵo, malkovrita en 1998 ĉe golfo "The Wash", antaŭ la bordoj de la angla graflando Norfolk (proksime al la komunumo Holme-next-the-Sea).

La neolitika kultejo konsistas el 55 rondforme aranĝitaj malgrandaj kverkotrunkoj kaj unu - centre stranta - granda kverkostumpo. Ĉar la aranxgo similas al tiu de mondfama Stonehenge, la trovitaĵo ankaŭ ricevis similan nomon.

La centre lokita kverko estas datita je 2050 a.K., la kverkoj de la ringo el 2049 a.K..

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Matthew Champion, Seahenge: a contemporary chronicle (Aylsham, Barnwell's Timescape 2000).
  • Francis Pryor, Seahenge: new discoveries in prehistoric Britain (London, Harper and Collins 2001).
  • Charlie Watson, Seahenge: an archaeological conundrum (Swindon, English Heritage 2005).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]