Seattle
- Tiu ĉi artikolo pritraktas la urbon. Ekzistas aparta artikolo pri la indiana Ĉefo Seattle.
| Seattle | |
| angle: Seattle, Esperante: Seatlo | |
| urbo | |
|
Seattle
|
|
| Oficiala nomo: Seattle | |
| Kromnomoj: La smeralda urbo, Porgedo al Alasko | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Federacia ŝtato | Vaŝingtonio |
| Kantono | Kantono King |
| Situo | Seattle |
| - alteco | 54 m s. m. |
| - koordinatoj | 47°36′35″N 122°19′59″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.60972 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.60972°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Plej alta punkto | |
| - alteco | 158 m s. m. |
| Plej malalta punkto | |
| - alteco | 0 m s. m. |
| Areo | 369,2 km² (36 920 ha) |
| - de aglomeraĵo | 21,202 km² (2 120 ha) |
| - de lando | 217,2 km² (21 720 ha) |
| - de akvo | 152 km² (15 200 ha) |
| Loĝantaro | 608 660 (01.04.2010) |
| - de aglomeraĵo | 2 712 205 |
| - de metropolo | 3 439 809 |
| Denseco | 1 648,59 loĝ./km² |
| - de aglomeraĵo | 127 922 loĝ./km² |
| Fondita | 2-a de decembro 1869 |
| Urbestro | Michael McGinn |
| Horzono | PTZ (UTC-8) |
| - somera tempo | PTZ (UTC-7) |
| Poŝtkodo | 98101-98199 |
| Telefona antaŭkodo | 617 kaj 857 |
| Retpaĝo: www.seattle.gov | |
Seattle ([si-AT-el], Esperante Seatlo - aŭskultu) estas havenurbo en la nordokcidenta angulo de Usono, en la ŝtato Vaŝingtonio, proksime de la kanada landlimo.
Nun la 24-a plej granda usona urbo, Seatlo prisetliĝis en 1851 (sub la nomo "New York Alki", t.e. "Estonta Novjorko" en ĉinuka piĝino) kaj ludis grandan rolon en la Alaska orimpetego en 1897. La nomo Seattle devenas de la Ĉefo Seattle, tribestro de la indianoj duwamish kaj suquamish, kiu iĝis fama pro sia t.n. Repliko, aŭ parolado.
Seatlo estas la plej multnombre loĝata urbo en nordokcidenta Usono, kaj la administra sidejo de Kantono King.
Kromnomata la Smeralda Urbo, Seatlo estas la sidejo de mondfamaj kompanioj kiel Boeing (nu, ekse; la sidejo antaŭ pluraj jaroj translokiĝis al Ĉikago), Starbucks, kaj Amazon.com. (Cetere, la sidejo de Microsoft estas en Redmond apud Seatlo.) Seatlo ankaŭ estas konata kiel hejmo de alternativa muziko. La plej rekonebla konstruaĵo de Seatlo estas la Space Needle (Kosma Kudrilo, aŭ Spacnadlo), konstruita pro la Internacia ekspozicio de 1962, Ekspozicio Jarcento 21. La profesiaj sportteamoj de Seatlo estas la Mariners (bazpilko), Seahawks (usona futbalo), Storm (korbopilko (ina)), kaj Sounders (asocia futbalo).
[redakti] MOK 1999 kaj Alimondismo
En decembro 1999, la tie okazanta kunveno de Monda Organizaĵo Komerca (M.O.K.) fiaskis pro kontraŭeco inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj kaj pro amasaj manifestacioj. En tiu okazo kelkaj alternativaj ĵurnalistoj fondis la tutteran movadon Indymedia; ankaŭ kelkaj aktivuloj, kiel ekzemple la franca José Bové, iĝis monde konataj. Oni ĝenerale taksas, ke tiuj eventoj (je la "mateniĝo" de la 21-a jarcento) markis la komencon de tutmonda ondo da manifestacioj, movadoj, luktoj kontraŭ la ĝis nun regantaj tendencoj ĉe kapitalismo kaj registaroj, kaj de alternativaj pripensoj, nun konataj sub la nomo Alimondismo. Tial tiu nomo iĝis de tiam ia simbolo.
[redakti] Esperanto en Seatlo
La plej frua Esperanto-grupo en la urbo ŝajne estis Seattle Philatelic Esperanto Society, kiu fondiĝis en 1905 kaj daŭris ĉ. 20 jarojn. En 2006 fondiĝis la ankoraŭ ekzistanta Seatla Esperanto-Societo, aŭ Societo Esperantista de Seattle; inter ĝiaj fondaj membroj estis William G. Adams kaj Richard H. Geoghegan. Poste aktivis en la Seatla Esperanto-movado interalie Wayne Jackson, Ferd Carlson, Sidney kaj Ruth Culbert, k.m.a. En la 2007 jaro la dekdulingva obelisko kun i.a. la teksto en Esperanto: PACO REGU SUR LA TERO - donaco de la urbo Seatlo kaj Seatla Esperanto-Societo al Malborko, al esperatista Parko de la Mondo, en Pollando. Malborko situas proksime de partnerurbo de Seatlo la pola urbo Gdinio /Gdynia en norda Pollando, en la regiono Pomerio. La inaŭguron de la donacita obelisko faris esperantisto el Usono prof. Georgo Dobrzyński, Honora Civitano de Usono, tio okazis la 24an de julio 2007 kun 240 esperantistoj el 20 landoj - la partoprenantoj de la 18a EEK /Ekumena Espetanto-Kongreso/ en Pelplino.
Loĝantaro (2000): 563.374 (3,5 milionoj en la urba regiono).

