Sebastian Kirf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Kirf
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1977 (1977-06-01) (46-jaraĝa)
en Bielefeld
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto • sociala pedagogo • universitata instruisto
vdr

Sebastian KIRF [zeBAStjan] (naskiĝinta je la 1a de junio 1977 en Bielefeld) estas germana esperantisto.

Li esperantistiĝis en 2002 per la reta Kurso de Esperanto kaj de 2003 instruas Esperanton, unue en semajnfinaj kursoj, poste ankaŭ kadre de la fakaltlernejo en Emden, en kiu li studis. En 2004 li staĝis kiel voluntulo dum 2,5 monatoj en Bona Espero, Brazilo. En 2005 li ricevis diplomon pri la fako socilaboro / socipedagogio per lia diplomlaboraĵo "Esperanto - Ĉu kontribuo por la realigo de la Agendo 21? (Diplomlaboraĵo en PDF-formato, germanlingve "Esperanto - Ein Beitrag zur Umsetzung der Agenda21?")". En 2006 li transloĝiĝis al Essen. En 2007 li fariĝis estrarano de Germana Esperanto-Asocio; lia fako estas la publika agado. Li nun loĝas denove en Emden, kie li laboras kiel scienca kunlaboranto pri miksita lernado kaj pedagogio pri amaskomunikiloj en la tiea altlernejo. Tie li magistriĝis pri socilaboro kaj sano en la kunteksto de socia kohereco en 2010 per la scienca laboraĵo "Eblecoj kaj limoj de planlingvo por la prosperigo de socia kohereco je la ekzemplo de Esperanto (PDF-formato, germanlingve "Möglichkeiten und Grenzen einer Plansprache zur Förderung sozialer Kohäsion am Beispiel von Esperanto"". En Emden li havas en la altlernejo instrukomision pri Esperanto kaj instruas kaj per prezencformaj kursoj kaj per retaj kursoj (memlernado) regule inter 50 ĝis 100 studentojn / semestro (baza kurso dum 15 semajnoj). La 19an de majo 2013 li estis elektata prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Rudolf Fischer2013 - 2017Ulrich Brandenburg