Sebastian Coe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sebastien Coe

Sebastian NEWBOLD COE, barono Coe, (n. en 1956) estas eksa brita atleto, nun politikisto. Li gajnis la oran medalon de la 1500-metra kuro de la Someraj Olimpikoj 1980 kaj 1984. Li estas ofte rigardata kiel unu el la plej talentaj atletoj en la tuta historio de Britio.

Li estris la kandidatiĝon de Londono al la Somera Olimpiko 2012. Post la venko de Londono, li fariĝis la estro de la Organizo-Komitato por la venonta olimpiko.