Sebastian Knüpfer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Knüpfer
Persona informo
Naskiĝo 6-an de septembro 1633 (1633-09-06)
en
Morto 10-an de oktobro 1676 (1676-10-10) (43-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoĥorestrodirigento
vdr

Sebastian Knüpfer (baptita je la 6-a de septembro 1633 en Asch, m. 10-an de oktobro 1676 en Lepsiko) estis germana komponisto kaj eklezimuzikisto.

La filo de la orgenisto Thomas Knüpfer ricevis sian unuan muzikan edukadon je sia patro. Ekde 1646 ĝis 1654 li lernis ĉe la gimnazio en Regensburg. Li iris al Lepsiko, kie li en 1657 iĝis posteulo de Tobias Michael en la posteno de Thomas-kantoro. Ĉirkaŭ Knüpfer formiĝis cirklo de renomaj muzikistoj (i.a. la Nikolai-kantoro Elias Nathusius, la Thomas-orgenistoj Gerhard Preisensin kaj Jakob Weckmann kaj la kuracisto Johann Kaspar Horn), kiu famigis Lepsikon kiel elstara muzika centro. En la laŭdado okaze de la morto de Knüpfers tekstas jene: „La elekto de Knüpfer gracigas la muzikan vivon de Lepsiko kaj benas la Thomas-kantorejon.“

En Asch oni nomis en 1925 placon laŭ li.

La plejmulto el la verkoj de Knüpfer neniam estis presitaj. Li skribis motetojn, sakralajn konĉertojn, kantatojn kaj mesojn. Li komponis por la imperiestra kronado de Leopoldo la 1-a en 1658 kaj por la traktato de Akeno de 1668. En 1663 aperis kolekto da madrigaloj kaj kanzonetoj. Unu el liaj plej konataj komponaĵoj estas la kantato „Machet die Tore weit“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]