Sebastiano Cattaneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastiano Cattaneo
romkatolika episkopo
Persona informo
Naskiĝo 1545
en Milano,  Italio
Morto 28-a de aprilo 1609
en Milano,  Italio
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo verkisto • katolika episkopo vd
Episkopo de Chiemsee
Dum 1589-1609
Antaŭulo Christoph Schlattl
Sekvanto Ehrenfried von Kuenburg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebastiano CATTANEO (naskiĝis en Milano, 1545 - mortis en Milano, en la 28-a de aprilo 1609) estis episkopo de Chiemsee ekde la 16-a de aŭgusto 1589[1] ĝis 1609. Li apartenis al la dominikana ordeno kaj famiĝis danke al siaj teologiaj manuskriptoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Gotardo Cattaneo kaj kiam li eniris en la dominikanan monaĥejon de Sankta Eŭstorgio, en Milano, li jam posedis la akademian diplomon je Doktoreco pri Teologio. En la monaĥejo, li estis Profesoro pri teologiaj studoj kaj same li aktivis kiel prioro. Li ankaŭ deĵoris kiel apostola penitenciaro en la Katedralo de Milano, same kiel populara predikanto, kaj konfesanto en la plej altaj rangoj de la societo. Krom tio, li estis intima kunlaboranto de Karlo Borromeo.

Oni ne scias kial Cattaneo forlasis Milanon. Li aktivis kiel Provincialo de la Dominikana Ordeno en Hungario, kaj eble en Bohemio, krom esti ekloĝinta en Bozen, en 1579. En 1582, li translokiĝis al Salcburgo, kie li estis teologia konsilisto por la ĉefepiskopo Johann Jakob von Kuen-Belasy[2], kaj tie li verkis siajn dogmajn kaj moralajn traktatojn.

Post la morto de Christoph Schlattl (1589)[3], la ĉefepiskopo Raitenau nomumis lin kiel episkopo de Chiemsee. Okaze de la konfirmado, en la 25-a de aŭgusto, li devis signaturi dokumenton, kie 17 artikoloj pri siaj rajtoj kaj devoj estis difinitaj, krom speciala obeo al la ĉefepiskopo. La kostoj rilatantaj al la akirado de la episkopeco konfirmiĝis skribe en la 22-a de septembro 1589.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Tractatus brevis de Sanctissimorum Sacramentorum legis Evangelic[a]e doctrina. Verona (1582)
  • Enchiridion de Sacramentis novae Legis. Passau (1584)
  • Summula Doctoris Cattanei Ordinis Praedicatorum, Casus Conscientiae, summa brevitate atque facilitate complectens. Passau (1586)
  • Tractatus brevis de censuris ecclesiasticis. Graz (1588)
  • Tractatus brevis de censuris ecclesiasticis. Passau (1589)
  • Tractatus de Censuris ecclesiasticis. Passau (1589)
  • Enchiridion, eorum quae in controversiam vocantur. Ingolstadt (1589)
  • Summula Reverendissimi Domini Episcopi Chiemensis casus conscientiae ... complectens. Salzburg (1592)
  • Ordinationes ... pro reformatione cleri suae Diocoesis. Salzburg (1594)
  • Enchiridion de Sacramentis novae Legis. Salzburg (1594)
  • Censura Promovendorum Ad Sacros Ordines, Nec Non Officia & beneficia ecclesiastica. Salzburg (1603)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj