Sebastiano Kaboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastiano Kaboto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1475 (1475-11-30)
en Venecio
Morto 30-an de novembro 1556 (1556-11-30) (81-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Venecia respubliko
Familio
Patro Giovanni Caboto
Okupo
Okupo esploristo • kartografo
vdr
Sebastian Caboto

Sebastiano KABOTO (naskiĝis en 1472 en Venecio; mortis en 1557 en Londono) estis venecia malkovranto servante unue Hispanion, poste Brition.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Sebastian vojaĝis kun sia patro Giovanni Caboto laŭ la marbordo de Nord-Ameriko, kaj ili verŝajne kune malkovris Labradoron kaj Sankt-Johanon. Post la morto de sia patro en 1498 li ankoraŭ vojaĝis en 1503.

En 1512 li dungiĝis en Hispanio, en 1516 en Britio. En 1517 li gvidis trupon al Labradoro, kie li pro malkuraĝo de Thomas Pert estis devigata reiri. Li denove dungiĝis en Hispanio kaj devis gvidi trupon al Molukoj, sed alvenis nur ĝis La Plata, kie li fondis la unuan hispanan setlejon en la teritorio de la nuna Argentino nome Sancti Spiritu; tial post reiro li estis ekzilita al Oran, Alĝerio dum du jaroj.

En 1544 li verkis faman mapon. En 1547 li fuĝis el Hispanio al Anglio kaj iĝis tie estro de la maraferoj sub la angla reĝo Eduardo la 6-a. En tiu posteno li zorgis en 1555 pri la malfermo de la komercvojo inter Anglio kaj Rusio, sendinte ekspedicion de la kompanio de komercaventuristoj, kiu alvenis fine al la haveno de Arĥangelsko.