Sebastià Crespí Valls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastià Crespí Valls
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1899 (1899-06-30)
en Palma de Majorko
Morto 11-an de oktobro 1936 (1936-10-11) (37-jaraĝa)
Mortokialo pafvundo
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantistopolitikisto
vdr

Sebastià CRESPÍ VALLS (Palma de Mallorca, 30-an de junio 1899 - 11-an de oktobro 1936) estis laboristo, politika aktivulo kaj esperantisto.

Filo de socialisma gvidanto, li studis dizajnon kaj kunfondis la Asocion de Dizajnistoj de Majorko kaj fariĝis ties estrarano. Kultura aganto, li skribis multajn artikolojn en la gazetaro, estis korespondanto de la ĵurnaloj Heraldo kaj El Sol de Madrido. Li verkis ankaŭ teatraĵon kaj novelon.

En 1927 li partoprenis katalunan kongreson en Sóller kaj en 1927 kaj 1928 li estis prezidanto de la Esperantista Klubo Palma. Li poste kunfondas, en la kadro de la asocio Foment del Civisme, la Grupon Lumo, kiun li gvidas. En tiu ĉi asocio li ekativis politike kaj en 1931 fariĝas ties prezidanto. En tiu rolo li subskribis la projekton de Statuto de aŭtonomeco de Balearoj. En 1934 li kunfondis la Palman filion de la partio Esquerra Republica Balear kaj aktive partoprenis en la triumfo de la Popola Fronto en la elektoj de 1936. Lia sindikatisma kaj politika agado ne malproksimigis lin de la Esperanto-movado, sed male li kontribuis al ties subvenciado per la organizoj, en kiuj li aktivis.

Du monatojn post la armea ribelo, la 10-an de oktobro 1936 je la 7-a vespere li estis arestita kune kun sia bofrato kaj je la 6-a matene de la sekva oni trovis ilin, pafmortigitaj, apud la tombejo de Palma. Laŭ la morto-atesto, lian morton kaŭzis cerba hemoragio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]