Sebbi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sebbi (m. 695) estis anglosaksa reĝo de Essex, Anglio de 664 694.

Ĝis 683 li kunregis Essex kune kun sia frato Sigehere. Ili estis kuzoj de sia antaŭulo Swithelm.

En 665 Sigehere forlasis kristanismon kaj reiĝis pagano sed Sebbi restis pia kristana. Tre baldaŭ ili iĝis rivaloj. Sigehere aliancis al Wessex, kaj Sebbi al Mercia. En 665 Wulfhere, reĝo de Mercia, tiom pligrandigis sian influon en Essex ke li iĝis ĝia superulo. Li sendis Jaruman, episkopon de Mercia, por rekonverti la popolon de Essex.

En 686 Caedwalla, reĝo de Wessex, anstatauis la reĝon de Mercia kiel superulo de Essex. Li kaj Sebbi invadis Kent kaj forpelis ĝian reĝon Eadric. Poste Sebbi regis la okcidentan parton de Kent.

Sebbi fondis Abatejon Westminster.

Verŝajnas ke en 694 Sebbi abdikis por eniri monaĥejon. Li estas sekvata kiel reĝo de Essex de siaj filoj Sigeheard kaj Swaefred. Li mortis en 695, entombiĝis en Katedralo Sankta Paŭlo (Londono), kaj estis venerata kiel sanktulo.