Sebligna eŭkalipto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sebligna eŭkalipto
Seboligna eŭkalipto en  Alexandra Headland, Kvinslando
Seboligna eŭkalipto en Alexandra Headland, Kvinslando
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Mirtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus microcorys
F. Muell.
v  d  r
Information icon.svg

La Sebligna eŭkalipto ( Eucalyptus microcorys ) estas eŭkaliptospecio indiĝena kaj komuna en Novsudkimrujo kaj Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi kreskas en arbaroj proksime de la marbordo en riĉaj grundoj en ŝirmita suna situo [1]. Tiu aŭstralazia specio estas sentiva por trosekeco kaj frosto[2].

La sebligna eŭkalipto ( angle : tallowwood ) estas tiel nomata kaŭze de la grasaseba laŭtuŝo de la ligno kiam oni hakas la arbon. Ĝi estas unu el la specioj kies folioj estas uzataj kiel nutraĵo de koaloj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Lignobloko da sebligna eŭkalipto je la dimensio kiu estas taksita kiel sufiĉa por konstrui aŭstralian dometon, Dorrigo, Novsudkimrujo.

Ĝi estas alta ĉiamverda arbo kreskanta al 40 m, foje al 70 m [3], kun kruda, fibreca oranĝa ŝelo kaj densa krono. La folioj longas 8-12 cm kaj larĝas 1,5-2,5 cm. La floroj konstituas umbelojn de 7-11.

Uzado [redakti]

Ties nektaro estas multe aprezita fare de abelbredistoj. Propagado seme fariĝas.

La ligno estas nature olea kun alta taninoenhavo kaj estas tre uzita por terasado kaj, freŝdate, por ĝardenmeblaro. Ĝi havas klare flavec-brunan ĝis olivverdan koloron.

Referencoj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio
  1. angle K.Hill 1991 : Flora of NSW
  2. Bodkin, Frances (comp), Encyclopaedia Botanica, Angus & Robertson, 1986, ISBN 0 207 15064 8
  3. Boland et al. Forest Trees of Australia.

Eksteraj ligiloj [redakti]

Bibliografio [redakti]

  • angle Hall, Norman; R.D. Johnston; G.M. Chippendale 1975 : Forest trees of Australia, Australian Department of Agriculture, Forestry and Timber Bureau, Canberra, 334 p., pp. 158-159. ISBN O 642 98480 8