Sebnitz

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sebnitz
Blazono
Sebnitz (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Saksio
Distriktaro Dresden
Distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge
Urborajtoj Urbo
Koordinatoj 50°58′N 14°17′O  /  50.967°N, 14.283°O / 50.967; 14.283 (Sebnitz)
Alto super la marnivelo 379 m
Areo 43,92 km2
Loĝdenso 201 loĝantoj/km2
Telefona antaŭkodo 035971
Poŝtkodo 01851 - 01855
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 8360
Aŭtomobila kodo PIR
Subdivido 5 urbopartoj
Urbestro Mike Rukh
Adreso de la administrejo Kirchstr. 5
01855 Sebnitz
Partneraj urboj Bruntál (Ĉeĥio), Cascina (Italio), Montabaur (Rejnland-Palatinato)
Komunuma retejo http://www.sebnitz.de
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Sebnitz [Zebnic] estas saksa urbo, kiu situas en Germanio, rande de la Elba Grejsmontaro. Ĝi havas ĉirkaŭ 10.000 enloĝantojn kaj administre apartenas al la distrikto Sächsische Schweiz. La nomo de la urbo estas identa kun tiu de la trafluanta rivero. Ĝi estas slavdevena kaj signifas fringo-rojo.

Flanka parto de la urba teritorio estas inter alie la vilaĝo Hinterhermsdorf.

Enhavo

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Historio

Unuafoje oni menciis Sebnitz en 1423, sed supozeble ĝi estas pli malnova. Apud kampistaj kortoj jam frue lin-teksejoj karakterizis la vivon de la urbeto.

[redakti] Turismo

La milde monteta ĉirkaŭaĵo faras la urbon vojaĝocelo kaj somere kaj vintre. Skimigrantoj trovas ĉi tie preparitajn vojojn. Vastaj trankvilaj arbaroj etendiĝas proksime, precipe en najbara Bohemio.

[redakti] Vidindaĵoj

[redakti] Afrika domo

La muzeo Afrikahaus (Afrika domo) en Sebnitz estas etnografia kolekto, kiu prezentas la historion kaj nuntempon de la afrika kontinento. Ĝi ampleksas plurkomunikilan ekspozicion kaj la biblioteko n Nold-Namibia-Bibliothek.

La konstanta parto de la ekspozicio montras erojn de kvar kolektoj.

La kolekto Nold montras ekspoziciaĵojn el la tempo de la germanaj kolonioj kaj etnografiajn objektojn el Namibio kaj Sudafriko.

En alia ĉambro la vizitanton atendas la kolekto Siegfried Neukirch. Tie videblas maskoj el Gabono kaj fotodokumentaro pri la ĝangalkliniko de Albert Schweitzer.

El la kolekto Werner Küpper prezentiĝas etnografiaĵoj , kiuj devenas el Okcidenta kaj Orienta Afriko.

En ĉambro, kiu omaĝu al Heinrich Barth konatiĝinta pro siaj aventuroj kaj esploroj en Afriko, troveblas montraĵoj el la kolekto de la societo Heinrich-Barth-Gesellschaft.

La konstantan ekspozicion kompletigas pli malgrandaj artaj prezentaĵoj, ekzemple pri fotoj de Leni Riefenstahl kaj pri la percepto de Afriko en la pensoj de germanoj.

Kontakto:

Afrikahaus Sebnitz • Hertigswalder Str. 14 • 01855 Sebnitz • Tel. 035971 - 80590 • Fakso 035971 - 80830 • Retejo: [1]

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  paĝoj de la urbo, germanlingvaj
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj