Sedan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sedan (stacidomo).
Sedan
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Grand Est (Granda Oriento)
Departemento Ardennes
Arondismento Sedan
Kantono la urbo konsistas el tri kantonoj
Antaŭa regiono Ĉampanjo-Ardenoj
INSEE kodo 08409 [+]
Poŝtkodo 08200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 608  (2021) [+]
Loĝdenso 1 020 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 42′ N, 4° 56′ O (mapo)49.7019444444444.9402777777778Koordinatoj: 49° 42′ N, 4° 56′ O (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Areo 16,28 km² (1 628 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sedan (Ardennes)
Sedan (Ardennes)
DEC
Sedan
Sedan
Situo de Sedan
Sedan (Francio)
Sedan (Francio)
DEC
Sedan
Sedan
Situo de Sedan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sedan [+]
vdr

Sedan - prononco laŭ sistemo IFA [sədˈɑ̃], Pri tiu ĉi sono aŭskulti - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Ardennes (prononco [aʁdˈɛn]), en la regiono Grand Est (prononco [ɡʁɑ̃t‿ɛst] Pri tiu ĉi sono aŭskulti, (france, en Esperanto Granda Oriento) kaj en la antaŭa regiono Ĉampanjo-Ardenoj. Fine de 2021 en la komunumo vivis 16 608 loĝantoj sur areo de 16,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 020 loĝantoj/km². Administre la komunumo estas la centro de la samnoma arondismento Sedan, do estas subprefektejo. La urbo sume konsistas el tri kantonoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbon trafluas rivero Meuse, en Esperanto nomata Mozo. La historia urbocentro estas konstruita sur duoninsulo kreita per arko de la rivero. Sedan distancas proksimume 10 kilometrojn de la ŝtata limo al Belgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la Francia-Prusia Milito, la 2-an de septembro 1870 la franca imperiestro Napoleono la 3-a estis prenita malliberulo kun 100 000 el liaj soldatoj en la Unua Batalo de Sedan. Pro ĉi tiu granda venko, kiu ebligis la ŝtatan unuiĝo de la Germana Regno en la sekva jaro, la 2-a de septembro en tiu regno inter la jaroj 1871 kaj 1919 estis deklarita nacia feriotago. Kvankam la pli okcidentaj regionoj Loreno kaj Alzaco, historie dulingvaj kaj dukulturaj francaj kaj germanaj (respektive dialekte alemanaj), post tiu milito estis transdonitaj de Francio al la Germana Regno kaj restis tiaj ĝis post la Unua Mondmilito, la urbo Sedan kaj ties ĉirkaŭaĵo restis parto de Francio.

Dum la Unua Mondmilito, la urbo Sedan estis okupita por kvar jaroj fare de la germania armeo.

Dum la Dua mondmilito la germana armeo Wehrmacht invadis unue la neŭtralan ŝtaton Belgio kaj poste transiris la riveron Mozo por gajni la Duan Batalon de Sedan kiu daŭris de la 12-a ĝis 15-a de majo 1940. Ĉi tiu batalo permesis al la armeo de Nazia Germanio fine gajni la tuta Batalon de Francio per tio ke ĝi ne nur preterpasis la francan sistemon de fortikaĵoj, la Maginot-linion, sed ankaŭ ebligis al ĝi kapti la aliancajn soldatarojn kiuj antaŭeniris orienten en Belgio, kiel parto de alianca strategia plano nomata "Dyle".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj