Sedimentbaseno
El Vikipedio
Sedimentbaseno estas longetendita, cirkloforma aŭ ankaŭ neregule limigita areo de la terkrusto ekestinta per subsidenco kaj poste plenigita per sedimento. La subaj tavoloj estas kunpremitaj per la superaj kaj daŭre de longaj epokoj kunpremiĝas (kompaktiĝo) kaj tiel fariĝas sabloŝtono aŭ skisto.