See-Gaster (elektodistrikto)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Elektodistrikto See-Gaster
Blazono de See-Gaster
Rigardo de Rieden al la Gasterlando, Uznach kun Supra Lago de Zuriko
Mapo de la elektodistrikto See-Gaster
Kantono Sankt-Galo
Ĉefloko Ne estas ĉefloko
Koordinatoj  47°13′N 8°59′O  /  47.217°N, 8.983°O / 47.217; 8.983 (See-Gaster (elektodistrikto))Koordinatoj: 47°13′N 8°59′O  /  47.217°N, 8.983°O / 47.217; 8.983 (See-Gaster (elektodistrikto))
Nombro de enloĝantoj 62499 (2011-12-31)
Areo 246,16 km²
Loĝantardenseco 253,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1726


La Elektodistrikto See-Gaster estas administra unuo de Kantono Sankt-Galo (Svisio), kiu estis formita post la akcepto de la nova kantona konstitucio la 10-an de junio 2001.

La elektodistrikto konsistas el la malnovaj distriktoj See (en Esperanto Lago, temas pri la Lago de Zuriko) kaj Gaster. Ĝi havis 59 935 loĝantojn la 31-an de decembro 2006 kaj kovras areon de 246,16 km².

Geografio [redakti]

La elektodistrikto See-Gaster etendiĝas oriente de la montpasejo (Ricken) inter Valenlago kaj Lago de Zuriko, entenas la Linth-Ebenaĵon kaj la sudorientan bordon de la Supra Lago de Zurio ĝis la urbo Rapperswil-Jona, kiu estas ĝia ekonomia kaj kultura centro.

Komunumoj en la elektodistrikto See-Gaster [redakti]

En la elektodistrikto See-Gaster troviĝas la sekvantaj komunumoj:
La nombroj de loĝantoj datiĝas de la 31-a de decembro 2008

Ekstera ligilo    Amden, 1594 loĝantoj
Ekstera ligilo    Benken SG, 2428 loĝantoj
Ekstera ligilo    Ernetschwil, 1352 loĝantoj
Ekstera ligilo    Eschenbach SG, 5263 loĝantoj
Ekstera ligilo    Goldingen, 1044 loĝantoj
Ekstera ligilo    Gommiswald, 2800 loĝantoj
Ekstera ligilo    Kaltbrunn, 3797 loĝantoj
Ekstera ligilo    Rapperswil-Jona, 25400 loĝantoj
Ekstera ligilo    Rieden SG, 723 loĝantoj
Ekstera ligilo    Sankt-Gallenkappel, 1725 loĝantoj
Ekstera ligilo    Schänis, 3449 loĝantoj
Ekstera ligilo    Schmerikon, 3336 loĝantoj
Ekstera ligilo    Uznach, 5514 loĝantoj
Ekstera ligilo    Weesen, 1483 loĝantoj

La komunumoj Rapperswil kaj Jona estis kunigitaj la 1-an de januaro 2007 al la nova komunumo Rapperswil-Jona.

Eksteraj ligiloj [redakti]