Seeland (Saksio-Anhalto)
| Seeland (Saksio-Anhalto) | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||
| Distrikto | Distrikto Salzland | ||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||
| Koordinatoj | 51°46′59″N 12°18′00″O / 51.78306°N, 12.3°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 131 m | ||||
| Areo | 78,79 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 034741, 039482 | ||||
| Poŝtkodo | 06449, 06464, 06467 | ||||
| Aŭtomobila kodo | SLK | ||||
| Oficiala kodo | 15 0 89 307 | ||||
| Adreso de la administrejo | Lindenstraße 1 06469 Nachterstedt |
||||
| Komunuma retejo | stadt-seeland.de | ||||
Seeland [zelant] estas komunumo kun urbaj rajtoj en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Salzland [zalclant] de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de la jaro 2010 la komunumo havis 8922 loĝantojn.
La urbo estas inter la plej junaj de Germanio: Administre, la urba komunumo ekestis la 15-an de julio 2009 per kunligo de la antaŭe sendependaj urbo Hoym kaj de la neurbaj komunumoj Friedrichsaue, Frose, Nachterstedt kaj Schadeleben. La kialo por tio estis administra reformo en la federacia lando Saksio-Anhalto kaj la decido anstataŭigi la antaŭan komunumaron Seeland per unusola urba komunumo. La antaŭe sendependa komunumo Gatersleben, kiu same apartenis al la komunumaro, ĝis la 1-a de septembro 2010 estis administrata en la urbo kaj tiam ankaŭ anigita al la urba teritorio.