Seewis en Prättigau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seewis-Pardisla (stacidomo).
Seewis en Prättigau
Blazono de Seewis en Prättigau
Seewis en Prättigau
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Prättigau/Davos
Komunumaro Seewis
Koordinatoj  46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O / 46.99028; 9.63750 (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O / 46.99028; 9.63750 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1411
Areo 49,63 km²
Alteco 937 m super marnivelo
Poŝtkodo 7212 Seewis Dorf
7214 Seewis-Schmitten
7214 Seewis-Pardisla
Komunumkodo 3972
Mapo de Seewis en Prättigau

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Seewis en Prättigau (en Esperanto ankaŭ Seewis en Pretigovio, en romanĉa lingvo Sievgia en il Partenz, en germana lingvo Seewis im Prättigau) estas komunumo de la komunumaro Seewis kaj la distrikto Prättigau/Davos en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seewis situas norde de la rivero Landquart ĉe la nordokcidenta flanko de Pretigovio (germane Prättigau). La komunumo konistas el la tri frakcioj Seewis-Dorf, Seewis-Schmitten kaj Seewis-Pardisla.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seewis en Prättigau limas en nordnordokcidento al Nenzig (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordo al Brand en Vorarlbergo (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordnordoriento al Vandans (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Schiers, en oriento kaj sudoriento al Grüsch, en sudo en unu punkto aliflanke de Landquart al Igis, en sudokcidento al Malans, en oriento al Jenins, kaj en nordoriento al Maienfeld.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En la valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la stacidomo Seewis-Pardisla de la linio de Retia Fervojo de Landquart al Davos respektive al Engadino. De la komunumo ankaŭ cirkulas poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Grüsch. Paralele al la fervojlinio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 28 de la Rejnvalo al Engadino. De la stacidomo flanka vojo kondukas al Seewis-Dorf.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Seewis datiĝas el la jaro 1224 kiel de Sevve. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]