Isorno TI

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seghellina)
Isorno
Blazono de Isorno
Blazono de Isorno
Blazono de Isorno
Auressio, komunumo Isorno
Auressio, komunumo Isorno
Auressio, komunumo Isorno
Kantono Tiĉino
Distrikto Locarno
Komunumaro Onsernone
Koordinatoj  46° 12′ 11″ N 8° 40′ 30″ O / 46.20306 °N, 8.67500 °O / 46.20306; 8.67500 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 11″ N 8° 40′ 30″ O / 46.20306 °N, 8.67500 °O / 46.20306; 8.67500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 334
Areo 17,11 km²
Alteco 678 m super marnivelo
Poŝtkodo 6661
Komunumkodo 5137
Mapo de Isorno
Mapo de Isorno
Mapo de Isorno

Isorno estas komunumo de la Komunumaro Onsernone kaj la Distrikto Locarno en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Isorno situas en la supra parto de la Valo Onsernone, tra kiu fluas la rivero Isorno, laŭ kiu la komunumo nomiĝas. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Auressio, Berzona, Loco, Niva, Rossa kaj Seghellina.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,11 km², de kiuj 79,6% estas kovritaj de arbaro, 5,4% servas por agrikulturo kaj 1,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Isorno limas en nordo al Maggia, en oriento al Terre di Pedemonte, en sudo al Centovalli, en sudokcidento al Mosogno, kaj en nordokcidento al Onsernone.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Isorno situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Isorno pasas montara vojo de Cavigliano al Onsernone. Pere de la buslinio de Onsernone al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Isorno estis fondita en la jaro 2001 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Auressio, Berzona kaj Loco.[3]

La unua dokumenta mencio de Auressio datiĝas el la jaro 1233 kiel Oraxio. [4] Berzona estis menciita la unuan fojon en la jaro 1265 jam kiel Berzona.[5] Loco estis menciita la unuan fojon en la jaro 1224 jam sub la aktuala nomo Loco. Bernzona kaj Loco apartenis dum mezepoko ĝis la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 al la valkomunumo Onsernone, tiam ili sendependiĝis kaj estis ĝis la integriĝo al Isorno aŭtonomaj komunumoj.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]