Segilakrigaj strigoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
segilakrigaj strigoj
Funebra strigo
Funebra strigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Aegolius
Kaup, 1829
specioj

A. funereus
A. acadicus
A. ridgwayi
A. harrisii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Segilakrigaj strigojAegolius estas eta birda genro de strigedoj. Tri el la kvar specioj estas limigitaj al la Nova Mondo, sed la Funebra strigo (Boreala strigo) havas ĉirkaŭpolusan teritorion tra Nordameriko, Eŭrazio, la Alpoj kaj la Rokmontaro. La nomo de Segilakrigaj strigoj devenas el lakomparo el ties voĉoj kun la sonbruo de iu kiu akrigas segilon.

La specioj estas jenaj:

Tiuj estas esence noktemaj arbaraj strigoj de mezvarmaj aŭ pli malvarmaj klimatoj; la du plej nordaj specioj reproduktiĝas en arbaroj de koniferoj de Nordameriko, kaj la Senpunkta akrigostrigo kaj la Sablofrunta strigo (Centra kaj Sudameriko respektive) estas specioj de nubmontaro aŭ kverkarbaro.

Tiuj estas ĉefe loĝanta birdoj, sed la plej nordaj specioj almenaŭ foje moviĝas suden aŭ al pli malaltaj altitudoj en aŭtuno. Tiuj movoj estas malfacile pristudeblaj pro la problemoj detekti tiujn noktajn strigojn for de la reprodukta sezono kiam ili ne alvokas.

La strigoj de la genro Aegolius estas etaj, diketaj, mallongvostaj kaj larĝflugilaj, kun grandaj rondoformaj vizaĝaj diskoj. La specioj varias el 18-27 cm de longo.

Tiuj strigoj manĝas ĉefe rodulojn kaj aliajn etajn mamulojn kiel ĉefaj predoj, sed ankaŭ manĝas birdojn, vespertojn, insektojn kaj aliajn senvertebrulojn depende de la disponeblo.

La strigoj de la genro Aegolius estas malhelbrunaj aŭ nigraj supre kaj blankecaj aŭ sablokoloraj sube, markitaj de strioj aŭ punktoj en la du nordaj formoj. La kapo estas granda, kun flavaj okuloj kaj tre markita vizaĝo disko. La flugo estas forta, vigla kaj rekta.

La strigoj de la genro Aegolius reproduktiĝas en arbaj truoj, kie la ino demetas kelkajn ovojn. Ili havas ripetajn fajfajn alvokojn en la reprodukta sezono.

Referencoj

Bibliografio