Seicercus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Seicercus
Verdakrona filoskopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Seicercus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Seicercus estas genro de silviecaj birdoj iam en la familio de Silviedoj sed nuntempe lokata en la Filoskopedoj,[1] kune kun la pli konata genro de filoskopoj, kies nomo povas pro tio esti uzata ankaŭ por tiuj similaj kaj parencaj specioj.

Tiu genro distribuiĝas en orienta kaj suda Azio el norda Ĉinio al Timoro en la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Multaj el la plej nordaj specioj estas migrantaj, kiuj reproduktiĝas en moderklimataj areoj kaj vintras en tropikoj; aliaj estas altitudinaj migrantoj, kiuj moviĝas suben el la montoj en vintro. Kelkaj specioj estas migrantaj ĉe parto de siaj teritorioj kaj loĝantaj birdoj en aliaj.[2]

La filoskopoj de la genro Seicercus estas malgrandaj paserinaj birdoj kiuj grandas el 9.5–12 cm kaj pezas ĉirkaŭ 4-9 g.[2] Ĉiuj specioj havas verdecajn flugilojn kaj flavajn ventrojn kaj plej parto havas ankaŭ flavajn brustojn. La kapo estas griza, verda aŭ el sablokolora al bruna, kaj ĉiuj specioj havas striojn en krono aŭ vizaĝo kaj flavan aŭ blankan okulringon. Ambaŭ seksoj estas similaj.

La specioj de la genro Seicercus manĝas insektojn, kutime predatajn per saltado kaj subitaj mallongaj ekflugoj.[2] Kelkaj specioj asociiĝas kun miksitaj kumanĝantaroj. Diversaj specioj manĝas en diferencaj partoj de la arbaro, kelkaj, kiel la Brunkrona filoskopo manĝas en la kanopeo dum la Sunda filoskopo preferas la subkreskaĵaron kaj pli malaltan kanopeon.

La genro enhavas la jenajn speciojn:

Taksonomia noto[redakti | redakti fonton]

La iama specio konata kiel Orokula filoskopo Seicercus burkii (Sibley kaj Monroe 1990, 1993) estis disigita en S. burkii, S. valentini, S. whistleri, S. soror kaj S. tephrocephalus laŭ Alström & Olsson (1999) kaj S. omeiensis laŭ Martens et al. (1999).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397. doi 10.1016/j.ympev.2005.05.015
  2. 2,0 2,1 2,2 Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. P.p. 675-679 ISBN 84-96553-06-X.